Mi petas vian kunlaboron

Kion, laŭ via kompreno, signifas jenaj tri frazoj?
1. kopii foton
2. presi foton
3. printi foton

Bv. ne konsultu vortarojn! Mi volas scii vian lingvosenton.
Indiki via(j)n denaska(j)n lingvo(j)n helpos al posta analizo.
Antaŭdankon al via kunlaboremo.

3 pensoj pri “Mi petas vian kunlaboron”

  1. Kopii foton estas imiti foton por si mem
    Presi estas enpresigo por meti en magazino.
    Printi estas enpresigo por si mem
    Mi estas denaska franca lingvo

  2. Kopii foton: se foto estas fizika, fari alian fizikan foton egalan; se foto estas cifereca, krei novan dosieron kun sama enhavo kaj malsama nomo.

    Presi foton: fari fizikan foton el cifereca.

    Printi foton: same.

  3. Korajn dankojn, Ĝenoveva kaj artimo!
    Mi klarigos ĉi tie la kialon de la demando.
    Konklude, mi sentas bezonon distingi tri nociojn en traktado de fotoj.
    (1) Fari reproduktaĵon de foto-originalo (kopi-/pres-/print-ita sur tiucela papero) per kopimaŝino kiel “Xerox“.
    (2) Meti foto-bildon en paĝo de gazeto aŭ magazino.
    (3) Fari foton sur tiucela papero el negativo aŭ el cifereca dosiero.

    Tamen mi aŭdas opiniojn, ke la vorto “printi” ne necesas. Mi supozas, ke povas esti, ke la opinio dependas de denaskaj lingvoj de opiniantoj.
    Nunmomente mia supozo ŝajnas esti ne ĝusta.
    Sekve mi volas havi pli multajn respondojn. Kiel vi opinias?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *