Krokodiletoj

Mi havas multe da krokodiletoj en mia domo. Jes, krokodiletojn, sed ne etajn krokodilojn.
Laŭ Nova PIV “krokodileto” estas tukpinĉilo, kiun oni uzas por fiksi lavitan tolaĵon ĉe ŝnuro. Eble ankaŭ vi havus almenaŭ kelke da ili.
Mi fojfoje legas la vortaron, kaj foje trovas amuzan vorton kaj artikolon.

3 pensoj pri “Krokodiletoj”

  1. Angle, la vorto estas “clothespin”.
    Alia vorto estas vestopinĉilo Esperante.
    Japane, la vorto estas 衣服ピン, ĉu ne?
    Mi ŝategas vian blogon, parenteze.

  2. La pinĉilo, kiu estas uzata por erektrika faraĵo, nomiĝas kiel ‘krokodilo-buŝo’ en japana lingvo, ĉu ne?

  3. Saluton, aehrhardt!
    La angla “clothespin” estas la japana “sentaku-basami (洗濯ばさみ)” t.e. lavopinĉilo.
    Saluton, Yagi!
    Certe jes! Oni uzas “krokodilbuŝajn” konektilojn en elektraj eksperimentoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *