Kultovizito de la ĉefministro estas kontraŭkonstitucia

Hodiaŭ la 30-an de septembro, la Alta Kortumo (apelacia juĝejo) de Oosaka eldiris la verdikton, ke la kultovizitoj al la ŝintoisma templo “Jasukuni-ĵinĵa” faritaj de la ĉefministro Koizumi estas funkcio de ĉefministro, kaj ke la ago estas kontraŭ la japana konstitucio.

En la dua mondomilito multaj loĝantoj el Tajvano batalis rekviziciite de la tiama japana armeo kaj mortis en batalejo. Jasukuni-ĵinĵa apoteozis ilin kune kun japanaj militmortintoj, kiuj inkludas ankaŭ la militkrimulojn de la mondomilito. Familianoj de la militmortintaj soldatoj el Tajvano procesis kontraŭ la japana regno, la ĉefministro Koizumi kaj la templo Jasukuni-ĵinĵa, plendante ke ili estas ofenditaj de Jasukuni-ĵinĵa, kiu apotezias mikse tajvanajn militviktimojn kaj japanajn militistojn-atencintojn, kaj plendante ke ili estas mense damaĝitaj de la ĉefministro Koizumi pro lia kultovizitado al Jasukuni-ĵinĵa.

La verdikto reĵetis la apelacion de la plendantoj, malakceptante la postulojn de la kompenso pro damaĝo. Sed ĝi juĝis, ke la kultovizito de la ĉefministro estas ago tre religia kaj publika, ĉar la ĉefministro faris la kultovizitojn laŭ sia publika promeso antaŭ la enoficiĝo, kaj ĉar antaŭe li ne deklaris privatecon de la kultovizitoj, nek neis publikecon de la kultovizitoj. Plue la kultovizitoj de la ĉefministro donis al nacianoj la impreson, ke li favoras precipe la templon Jasukuni-ĵinĵa. Sekve la verdikto konkludas, ke la ago kontraŭas al la paragrafo 3 de la artikolo 20 de la japana konstitucio, kiu malpermesas religiajn agojn de la regno kaj ĝiaj institucioj.

Tio ĉi estas la unua fojo, ke alta kortumo juĝis, ke la kultovizito de ĉefministro estas kontraŭkonstitucia. Mi ĝojas pro la prudenta verdikto kaj respektas la kuraĝon de la juĝistoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *