Nova gasteto

speco de araneedojJen nova gasteto (ĉu jam loĝanto?) en mia ĝardeneto. Eta araneo sidas meze de la ronda araneaĵo sur arbusto. Ĝi havas tre karakterizajn desegnaĵojn sur la dorso kaj sur la ventro.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi konkludis, ke ĝi estas unu specio el araneedoj. Kredeble, neoskono [Neoscona adianta].

3 pensoj pri “Nova gasteto”

  1. Kara samideano,

    jen bela kaj interesa blogo, kiu vi faras,mian gratulon!
    Ankaŭ mi nun ree blogas, eble miaj temoj interesos vin.

    Kore saltutas Cez!

  2. Bonvenon, Cezar!
    Dankon pro via gratulo!
    Mi ja vizitis vian blogon, kiu multe plaĉis al mi. Nun mi aldonis en mia bloglisto la ligon al via blogo.

  3. Kara Vastalto,

    dankon. Estas bone havi homojn en la mondo, kiuj scias ŝati la laboron de aliaj esperantistoj, plej kapablas pri tio tiuj, kiuj mem faras multon. La modernaj komunikiloj estas bonega varbilo por E-o. Kaj la esperantistoj pli facile povas formi internacian komunumon. En blogoj de esperantistoj mi lernas foje pli pri la homaro ol en iuj gazetoj. Ĉiam denove mi miras, kiom similaj ni ciuj estas, spite al socialaj kaj regionaj diferencoj. Mi estas revulo, mi kredas pri la progreso de la homaro, Ĉapek diris,ke la homoj estas malfortaj, sed la homaro forta: ) Tio validas ankaŭ por Esperanto, ĉu, ni unuopuloj ne estas perfektuloj, sed komune fortaj.

    Ĝis iam denove, samideano Cez!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *