Gelegantoj!

Fojfoje mi mencias pri eŭropeco de Esperanto. Jen ankoraŭ unu ekzemplo. Min ĝenas kaj iritas jenaj esprimoj:

… helpema al ĉiuj gekontribuontoj por kreskigi la vikipedion …

… nun, estimataj gelegantoj, en tiu ĉi magazino vi legos kontribuojn de …

Laŭ mia lingvosento kiel denaska japanlingvano, tiuj “ge”-vortoj estas tute groteskaj. Kontribuontoj kaj legantoj ja povas esti viraj kaj/aŭ inaj, sed kiam mi parolas pri kontribuontoj kaj legantoj, gravas iliaj kontribuoj kaj legoj, ne gravas iliaj seksoj. (Mi suspektas, ke eŭroplingvanoj kredas, ke kontribuonto aŭ leganto ĉiam devas esti viro. Ĉu vere?)
Mi sincere deziras, ke pli multaj esperantistoj (mi ne diras “geesperantistoj”) alparolos al kontribuontoj kaj al legantoj por ke Esperanto estu la internacia lingvo en vera senco.

7 pensoj pri “Gelegantoj!”

  1. Via ideo ŝajnas tre interesa, precipe en mondo dominita de la timo esti “politike nekorekta” rilate la sekson de la personoj. Sed, kiam, do, gravus la sekso? Nur kiam ni parolas pri seksaj agadoj?

  2. Vi pravas. Originale Z specifis, ke ĉiuj vortoj pri homoj kaj bestoj estu viraj. Tamen en la moderna erao la plejparto de vortoj estas senseksaj. Mi opinias, ke oni dirus kontribuontojn por kontribuontoj viraj kaj inaj, sed gekontribuontoj por emfazi, ke kontribuaĵoj de ambaŭ viroj kaj inoj estas dezirataj (ofte mi legas, ke virinoj estas ne sufiĉe partoprenemaj).

  3. Keĉjo skribis:

    “Originale Z specifis, ke ĉiuj vortoj pri homoj kaj bestoj estu viraj.”

    Tio estas ofte ripetata mito. Efektiva legado de la Zamenhofaj tekstoj tamen montras ion alian. Jam ĉe Zamenhof multaj tiaj ĉi vortoj por homoj kaj bestoj estis sekse neŭtraj, precipe en multe-nombro.

    Sed eĉ al tia principe neŭtra vorto, oni tamen povas aldoni GE-, se oni volas aparte emfazi la ĉeeston de ambaŭ seksoj.

  4. Mi samopinias pri la troa uzo de “ge-“, kiu tamen ne estas ghenerale europeca trajto, sed preferata vershajne unuavice de slav- kaj latinidlingvanoj.

  5. Jorge, Keĉjo, Bertilo, Maria kaj Stela! Mi dankas pro viaj komentoj.
    Lastatempe mi aŭskultis elsendon de Ĉina Radio Internacia. Tie vira anoncisto kaj ina anoncisto diras “Karaj amikoj, …” kaj “Karaj aŭskultantoj, …” Certe tio estas irenda vojo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *