Kio estas marhirundo?

Marhirundo estas birdo, kiu ĝis nun troviĝas nur en esperantaj vortaroj escepte de unu ekzemplo.
Ĝiaj difinoj malsamas laŭ vortaroj.
Iuj vortaroj difinas, ke ĝi estas alinomo de glareolo [Glareola] el la ordo de karadriformoj. Tiuj estas PIV, Nova PIV, Esperanto-Franca (G. Waringhien), Esperanto-Ĉina (Ĝang Hongfan). Ĝi eble devenas de la franca hirondelle de mer(?).
Iuj vortaroj asertas, ke ĝi estas alinomo de ŝterno [Sterna] el la ordo de karadriformoj. Tiuj estas Esperanto-Germana (E. Krause), Esperanto-Japana (Mijake). Ĝi certe devenas de la germana Seeschwalbe.
Iuj vortaroj mencias, ke ĝi estas alinomo de procelario [Procellaria] el la ordo de procelariformoj. Tiuj estas Esperanto-Japana (Nukina-Mijamoto), Esperanto-Korea (MA Young-tae). Bedaŭrinde mi ne povas diveni ĝian devenon.
Ja estas interesa konfuzo. “Marhirundo” estas certe komunuza vorto, kiu havas ekvivalenton en ĉiu nacia lingvo. Ekzemple en la japana lingvo “marhirundo” estas komuna nomo de la genro Oceanodroma aŭ de la familio Hydrobatidae.
Nunmomente mi ne povas konkludi, kiu estas la plej aŭtentika “marhirundo”. Mi devas obrsevi denunan uzadon de esperantolingvanoj. Tamen, ĉu fakte pluvivos marhirundoj en Esperantujo?

3 pensoj pri “Kio estas marhirundo?”

  1. Ankaŭ la granda retvortaro hispana-esperanta de Fernando de Diego (http://www.esperanto-es.net/diccionario/inicio.asp) apogas ‘glareolo’.

    La problemo pri multaj birdonomoj estas, ke en multaj regionoj estas unu plejofta birdo, por tiu regiono “prototipa birdo”. Se en iu regiono la hirundo estas prototipa birdo, ne estas surprizo, se ofta marbirdo nomiĝas ‘marhirundo’. Tiel ne nur trajtoj, sed ankaŭ ofteco kaj jam ekzistantaj nomoj, povas roli en popularaj nomoj.

    La samo kompreneble validas ĉe bestonomoj, nomoj de kreskaĵoj, ktp.

    Ken

  2. Interesa demando. Mi scias ke en la franca lingvo oni foje uzas la nomon ‘hirondelle de mer’ (pron. irondel de mer). Tio estas ‘hirundo de la maro’. Plej ofte tiu nomo indikas sxternon. Mi ankaux eltrovis ke en la agrikultura terminologio de la Unuigxintaj Nacioj oni rekomendas ke oni uzu sxterno anstataux ‘hirondelle de mer’ kaj por la ekivalentoj en la hispana: (Golondrina de mar), portugala (Andorinha do mar) kaj germana (Seeschwalbe). Ili ankaux donas japanan ekivalenton アジサシ
    kiun mi ne kapablas legi!

    Sendube, do, la esperanta vorto inspirigxis pro tiaj naciaj ekivalentoj. Cxu ili tamen indikas la saman birdon? Sendube Ken pravas en liaj cxi-supraj komentoj.

  3. Dankon pro viaj kompletigoj, Ken kaj Eriketo!
    Mi samopinias kun Ken pri la deveno de “marhirundo”.
    Ĝenerale eŭropaj nacilingvaj uzoj de “marhirundo” indikas “ŝternon”. Mi certigis ĝin ankaŭ en Franca-Japana Vortaro. La japana ekvivalento de “ŝterno” estas “aĝisaŝi (アジサシ)” kiel Eriketo menciis.
    Do, restas unu demando. Kial PIV kaj aliaj esperantaj vortaroj kompilitaj en Eŭropo, difinas marhirundon “glareolo”, malsame al la ĝenerala tendenco en Eŭropo?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *