Neuza sindromo

Oni priparolis pri neuza sindromo en iu televidprogramo. Se ni ne uzas iun parton de la korpo, ĝi malfortiĝas kaj donas malbonan efikon al nia sano. Tio estas neuza sindromo.
Lastatempe mi havas neordinaran senton ĉe miaj genuaj artikoj. Ne temas pri doloro. Nur neglata moviĝo de la genuaj artikoj, kiam mi piediras. Dum ĉi tiuj kelkaj semajnoj mi laboradis ĉe mia skribtablo, sidante longan tempon sur seĝo. Do, ĉu la simptomo ĉe miaj genuoj rilatas al “neuza sindromo”? Hmmm…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *