Tertremo kaj atomcentralo

Hieraŭ, la 16-an de julio, intensa tertremo atakis la guberniojn Niigata kaj Nagano. La magnitudo de ĉi tiu tertremo estis 6,8. Ĝis nun pereis 9 homoj (ĉiuj maljunaj) kaj vundiĝis pli ol 1000. Pli ol 11 000 homoj tranoktis ĉe rifuĝejoj.
Tuj post la tertremo fajro okazis en loka atomcentralo. Izola oleo en transformilo ekster reaktora konstruaĵo bruladis kun nigra fumo dum du horoj ĝis estingiĝo. En la atomcentralo oni instalis 7 reaktorojn. Ĉiuj funkciantaj reaktoroj aŭtomate haltis tuj post la tertremo.
Laŭ observila registro la maksimuma akcelo de la tertremo estis 680 gal, 2,5-oble pli forta ol la antaŭsupozita valoro 273 gal ĉe planado. Radioaktiva akvo elverŝiĝis el akvujo entenanta uzitajn nukleajn fuelojn, kaj iom elfluis al maro. Koncernatoj diras, ke la kvanto de ellasita radioaktivaĵo estis tiel malmulta, ke ĝi ne donos malbonan efikon al homoj.
Falis 100 bareloj, en kiuj oni enfermis malaltnivelan radioaktivan forĵetaĵon. 2, 3 bareloj troviĝis sen fermilo. Efiko al ĉirkaŭmedio nun estas ekzamenata.
El fumtubo de unu el la reaktoroj oni detektis iom da kobalto 60 kaj aliaj radioaktivaĵoj nenormale. Koncernatoj diras, ke la kvanto estas en sendanĝera nivelo. Tamen la kaŭzo ne estas trovita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *