Plastro

Hodiaŭ mi skribadis antaŭ mia komputilo tuŝante klavojn kaj klakante muson. Posttagmeze la muskoloj ĉirkaŭ la dekstra skapolo (plata osto de la posta parto de la ŝultro) al mi ekdoloris. Vespere la doloro fariĝis pli intensa. Do, mi gluis tri folion da plastroj sur mia dekstra skapolo. Nun la plastroj bone efikas al mi, kaj la doloro fariĝis milda. Mi estas ja feliĉa.

2 pensoj pri “Plastro”

  1. Amiko Vastalto,

    Mi supozas, ke temas pri plastro el mustardo, cxu ne? Kiam mi estadis junulo, oni vendadis tiujn kuracilojn en apotekoj en Usono. Laux mia scio, tamen, ili estas nuntage ne plu vendataj.

    Mi dankas pro via fidela blogado.

    Kofo

  2. Bonvenon, Kofo!
    Ne plastro el mustardo. Mi ne estas certa pri tio, kian ingrediencon la plastro entenas. Tamen ĝi estas vendata en ĉiu apoteko. Jam de longe ni uzas ĝin en necesaj okazoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *