Kontraŭ milito

Hodiaŭ, la 15-a de aŭgusto estas la 62-a datreveno de la fino de la 2-a mondmilito en Japanio. Mi aŭdis, ke 3 100 000 japanoj kaj 20 000 000 azianoj mortis pro la milito. Mi pensas, ke ni neniam ripetu militon.
En la 1930-aj jaroj la japanaj militistoj kaj kapitalistoj invadis Orientan Azion, pretekstante, ke ili liberigas Azion de la subpremo de Eŭropo. Tiama japana registaro antaŭenpuŝis ilian militpolitikon. Plimulto de la japana popolo obeis la registaron senpripense.
Ja ekzistis tiuj, kiuj klare vidis la trompon de la registaro. Sed ili estis malmultaj kaj malfortaj, fine estis subpremitaj. Ankaŭ ekzistis tiuj, kiuj dubas la militcelon. Sed ili estis ne maturaj, kaj estis dronigitaj en militpropagando.
Hodiaŭ mi devas esti saĝa por ne esti trompita. Mi ne permesu agojn de militŝatantoj. Mi uzu Esperanton por efektivigi pacajn rilatojn inter la popoloj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *