Batalo kontraŭ librokaoso

Dum la lastaj jaroj mi multfoje entreprenis reordigon de miaj libroj en bretaro. Kaj neniam mi sukcesis. Hodiaŭ mi denove planis reordigon de la librobretaro, ĉar mi devas iel enmeti la 23 novajn librojn, kiujn mi aĉetis en la UK.
Mi ŝovis kelke da libroj tien kaj ĉi tien kaj faris spacetojn, kien mi metis kelkajn novajn librojn. Tamen plimulton de la libroj mi devis meti kuŝe sur kresto de libroj vice starantaj sur la breto.
Daŭras plu mia barakto kontraŭ librokaoso.

2 pensoj pri “Batalo kontraŭ librokaoso”

Lasi respondon al Vastalto Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *