Pacdeklaro de Hiroŝimo 2007

La 6-a de aŭgusto estis la 62-a datreveno de la atombombado en Hiroŝimo. Multaj nebatalantoj-civiluloj mortis pro la atombombo. Kaj ankoraŭ suferas multaj postvivantoj. Okaze de la ceremonio la urbestro de Hiroŝimo, en sia pacdeklaro, alvokis ĉiujn homojn en la mondo al la paco sen nukleaj armiloj.
Mi tradukis la tutan tekston de la pacdeklaro kaj metis ĝin en arkivejo de mia retejo. La traduko estas legebla ĉi tie:
https://www.vastalto.com/arkivo/Pacdeklaro2007hirosimo.html

Antaŭ ol mia traduko jam ekzistis du esperantaj tradukoj. Mi honeste diru, ke mia traduko parte ŝuldas al ili. Dankon!
– Hiroŝima Esperanto-Societo
– Monda ASEMBLEO Socia (MAS)

Unu penso pri “Pacdeklaro de Hiroŝimo 2007”

  1. Antaŭ pli ol dudek jaroj mi trarigardis grandan fotolibron pri la sekvoj de la atomaj bomboj, kiujn tradukis japananj esperantistoj. Tio estis tre profunda kaj skua travivaĵo. Mi ne povas kompreni kiel la usona registaro kapablis decidi fari tian senkompatan atakon kontraŭ civiluloj. Kaj en momento kiam la milito estis jam preskaŭ finita…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *