Likvakristala vidigilo

Hieraŭ min atingis likvakristala vidigilo per kuriera servo. Fabrikinto de la vidigilo jam publike anoncis anstataŭigon, ĉar oni trovis, ke eksternorma parto estis uzita en produktado.
Lunde mi telefonis al la fabrikinto. Merkrede mi ricevis la anstataŭaĵon. Mi anstataŭigis malnovan vidigilon per la nova. Mi pakis la malnovan vidigilon kaj telefonis al la kuriera servo. Vespere tiu vizitis min kaj kunportis la pakaĵon. Estis ĉio.
Kiel facila kaj oportuna maniero! Antaŭ dek jaroj afero ne iris tiel glate.
Tamen restas unu bedaŭrindaĵo. Tio estas unu ĉiamluma punkto meze de la nova ekrano.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *