Piro globforma

Hodiaŭ mi manĝis kelkajn pirojn. Mi amas piron. Tiu dolĉa, sukoplena, karneca kaj globforma frukto. Ĉu globforma piro? Jes, globforma kiel pomo.
En Japanio oni kultivas pirarbojn de la specio Pyrus pyrifolia (= Pyrus serotina), kies frukto estas globforma kaj havas relative malmolan karnon.
PIV 2005 difinas piron unue, kiel frukton de la specio Pyrus communis. Japanoj nomas la specion Pyrus communisseijou-naŝi (okcidenta piro)”, kaj Pyrus pyrifolia “nihon-naŝi (japana piro)”.
Mi opinias, ke la difino de PIV 2005 pri “piro/pirarbo” estas unu el ekzemploj de la eŭropeco de Esperanto. Mi sincere deziras, ke oni modifu la difinon de PIV surbaze de pli internacia vidpunkto.

3 pensoj pri “Piro globforma”

  1. Tiu estas senfina vojo… sed vi levas validan problemon. Necesas prototipoj en la vortar-farado de ajna lingvo; sed la koncepto de tutmondaj prototipoj defias realigon!

    Ken

  2. Koran dankon pro la precizigo. En Francio oni ofte opinias ke japana piro (ĉi tie nomata naŝi) estas nova hibrido, antaŭ nelonge enkondukita. Dum ni eŭropanoj ofte kaptiĝas, foje tute nekonscie, en niaj nacilingvecoj, tiu ekzemplo gravas, ĉar daŭre mankas al ni ekzemploj por atentigi pri necesa internacieco de la lingvo. Malfacila vojo tamen kiel eble sekvenda.
    Mari-elen

  3. Mia PIV diras malsaman difinon:
    [laŭ PIV 2005]

    Piro: Frukto de pirarbo;breca ŝajndrupo dolĉa, sukplena, karneca, longforma, alpedunle mallarĝiĝanta, manĝanta kruda aŭ kuirita, uzata i.a. por konfitaĵoj kaj suko
    ~ujo, ~arbo: specio de piruso, arbo kun blankaj floroj kaj kies frukto estas pirojŭ hejma en Eŭropo kaj Okcidenta Azio, ekkultivata antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj, nun klultivata en la tuta mondo.
    Mi kredas, ke la redaktoroj aŭdis vin! Ili riparis ĝin pli rapide ol fulmo!
    🙂
    Ĝis la!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *