Tekstorekonilo

Mi nun faras aŭtomatan tekstorekonon per la programo OmniPage Pro 14. Ĝi kapablas bone trakti ankaŭ la ĉapelitajn literojn de Esperanto. Ĝi akceptas vortaron de uzanto por sia literumilo. Ju pli multajn vortojn ĝi posedas, des pli saĝe ĝi rekonas tekston. Mi estas pli-malpli kontenta pri ĝia rekon-kapablo. Sed ja multon mi devas postredakti por akiri senriproĉan tekston.

3 pensoj pri “Tekstorekonilo”

  1. Saluton,
    Mi ankaux uzas tiun programon de kelkaj monatoj. Estas bona ilo, escepte kiam la literoj estas tre malgrandaj. Mi testis gxin kun la fama libro de Nemere “La alta akvo”. Se vi volas gxin, mi povas sendi la dosieron Openoffice (66 pagxoj)
    N.B. Mi ankaux gxuas vian blogon

  2. Saluton, Formiko kaj Joel!
    Linukso ĉiam interesas min. sed ĝis nun mi uzadas Vindozon, ĉar kelkaj malhaveblaj al mi programoj funkcias nur sur Vindozo. Unu el ili estas vortar-programo por Esperanto, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *