Korinklino de kato

Nun mia amata kato Bii kuŝas kaj ripozas apud miaj piedoj. Li fojfoje sin turnas surdorse. Dum kelka tempo li preferas esti kun homoj.
Antaŭtagmeze kelkajn horojn li ŝatas esti sola sur alta ŝranko en konservejo. Poste li venas al ni por saluti kaj tuj foriras ien. Ŝajnas, ke lia korinklino ŝanĝiĝas de horo al horo.

3 pensoj pri “Korinklino de kato”

  1. Ni havas 3 katojn, kaj ili estas dikaj, do ilia korinklino ŝanĝigas kiam mi devas nutri ilin. 🙂
    Post la manĝo, ili kutime malatentas nin. 🙂

  2. Saluton, Formiko kaj Irnerio!
    Mi pensas, ke tiu, kiu nutras plurajn katojn, estas ja grandanimulo. Mi supozas, ke tiu havas pluroblajn klopodojn kaj pluroblajn ĝojojn. 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *