Kreditkarto

Hodiaŭ mi ricevis poŝtkarton de iu kreditkarta kompanio, kiu antaŭsciigas, ke oni eltiros mian jaran membrokotizon el mia konto en la fiksita dato. La monsumo pli-malpli egalas al tiu de bona vespermanĝo en restoracio.
Pro certa cirkonstanco, nunmomente mi posedas du kreditkartojn. Mi pensas, ke du kreditkartoj por unu homo estas tro. Mi devis nuligi unu kontrakton pli frue. Ve, mi perdis bonan vespermanĝon.

2 pensoj pri “Kreditkarto”

  1. Mi havas tri kreditkartojn kiu kostas al mi nenion.
    Ecx ili donas ‘punktojn’ kiam mi uzas ilin.
    Sed, mi ne ricevas bonan vespermangxon.
    ;

  2. Poentojn de kreditkarto mi ofte malsukcesas uzi, ĉar ĉiu poento havas sian limdaton de valideco. Mi uzas kreditkarton ne multe, tial poentoj kolektiĝas nur malmulte. Kiam mi atendas sufiĉajn poentojn por uzi, tiam malnovaj poentoj perdas validecon. (plor’)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *