Hodiaŭa ĝenaĵo

Antaŭ ol resendi mian surtablan komputilon al la fabrikinto por riparado, mi devas aranĝi mian tekkomputilon kiel anstataŭanton de la surtabla. Do mi instalis kelkajn programarojn en mia tekkomputilo.
Sed aperis problemo, ke la presilo konektita per loka reto mispresas dosieron senditan de la tekkomputilo. Pli ĝuste, mia tekkomputilo sendas misordonojn al la presilo. Mi malinstalis kaj reinstalis la presilan pelilon. Sed la problemo ne solviĝis. Hm, kion fari?

2 pensoj pri “Hodiaŭa ĝenaĵo”

  1. Vi ŝajnas havi multe da tiaj problemoj. Nu, komputiloj ja estas mirindaj aparatoj, kiuj ebligas al ni solvi amason da problemoj, kiujn ni tute ne havus, se ni ne havus komputilojn. 🙂

  2. Bertilo, vi certe pravas. (rid’)
    Nu, la problemo finfine solviĝis. Kulpis norma TCP/IP-pordo de Vindozo Vista. Ŝajne Mikrosofto sen anonco ŝanĝis iun parton de ĝia agmaniero. Kiam mi modifis agordaĵon de la pordo, la presilo denove eklaboris bonorde.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *