Libeloj sur rizkampo

libeloj super rizkampoUnu semajno pasis post la antaŭa artikolo pri la rizkampo. Spikoj fariĝas pli kaj pli flavecaj. Oni jam elfluigis akvon el la rizkampo.
Super la rizkampo flugas tien kaj reen ja nekalkuleblaj ruĝlibeloj. Se vi atente rigardos la foton, vi trovos kelkajn figurojn. Hodiaŭ estis relative pli varme en ĉi tiuj kelkaj tagoj. Sed estas certe, ke jam venis aŭtuno. En la suda maro la tajfuno 11 celas al nordo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *