Pririkoltita rizkampo

rizkampo post rikoltoHodiaŭ mi preteriris la rizkampon kaj trovis, ke oni jam rikoltis la tutan rizon. En la lasta vendredo rizherboj ankoraŭ kreskis en la rizkampo. Verŝajne oni rikoltis la rizon en la lasta sabato aŭ dimanĉo.
Aŭtuno ja profundiĝis. Tagmeze estas varme, sed matene kaj vespere estas pli kaj pli malvarmete. Mi sentas, ke, post tro longa restado de la somero, hastas la aŭtuno.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *