Rapido kaj rapideco

Kiam mi lernis fizikon en supera mezlernejo, mi eksciis la distingon inter rapideco kaj rapido. (Japane 速さ[hajasa] kaj 速度[sokudo] respektive. Angle: speed kaj velocity respektive.)
Rapideco de fizika korpo estas distanco trairita de la korpo dum tempunuo. Oni diras pri rapideco, ekzemple “60 kilometroj en horo”.
Rapido estas ŝovo dum tempunuo. (Ŝovo estas diferenco de la nuna pozicio disde la origina pozicio.) Oni diras pri rapido, “60 kilometroj en horo norden”. Ĝi montras ne nur grandon sed ankaŭ direkton.
Do rapideco estas skalara fizika grando kaj rapido estas vektora fizika grando. Rapideco povas nomiĝi skalara rapido.
Mi miris multe, kiam mi trovis, ke tute ne ekzistas tia distingo en la nuna lingvouzo de Esperanto. Nek en PIV, nek en Vikipedio. En ĉi tiu artikolo mi provis distingi per rapideco kaj rapido.
Esperanta Terminaro de Fiziko, kompilita de KACUMORI Hiroŝi [勝守寛/KATSUMORI Hiroshi] k.a., proponas “velocito”-n por vektora rapido kaj “rapido”-n por skalara rapido. Sed mi ne aprobas neologismon en ĉi tiu kazo.

5 pensoj pri “Rapido kaj rapideco”

  1. Interese… Mi tute ne sciis, ke fakuloj entute faras tian distingon. Mi ĵus eltrovis, ke en mia denaska lingvo, la Sveda, temas pri “fart” kaj “hastighet”. En la ordinara lingvo tiuj du vortoj estas sinonimoj.

    Ne eblas por tiu distingo uzi “rapido” kaj “rapideco”, ĉar inter tiuj du vortoj jam estas tute alia diferenco. Sed mi ne havas ideon, kiel esprimi la ideon vektora rapido … krom, komprenble per la esprimo “vektora rapido”. Ĉu eble tio estas la plej simpla solvo, “vektora rapido”?

  2. Ĉu vi ankaŭ estas fizikisto? Mi supozas ke ne, ĉar alikaze tio jam estus tro da blogantoj 😉
    Ĉar, laŭ mia scio, almenaŭ Beĉjo, Manolo Pancorbo, Bendis, Luis Guillermo kaj mi mem estas fizikistoj.

    Ekzistas retlisto per-esperanto-bazascienco. Mi demandos tie pri via demando, ĉar ankaŭ mi ne konas la respondon.

  3. Bedaŭrinde mi estis instruisto de fiziko kaj naturscienco en supera mezlernejo 😉

    Laŭ mia supozo la distingo inter “rapideco” kaj “rapido” povas esti eduka artifiko por instrui “skalaran rapidon” kaj “vektoran rapidon” (nocion de vektoro) al lernantoj, kiuj lernis nenion pri vektoro.
    La japana “速さ[hajasa]” koincidas kun la esperanta “rapideco”. Ĝi estas substantivo vaste uzata kaj laŭregule derivita el la adjektivo “速い[hajai]”.

  4. Kiel diris Bertilo, via propono perfortas la normalan uzon de “-ec-“.

    En la hispana ekzistas ankaŭ du vortoj “velocidad” kaj “rapidez” kiuj estas preskaŭ interŝanĝeblaj; “velocidad” estas pli ofte uzata en la fak-ĵargono kaj uzeblas por ambaŭ konceptoj: vektora kaj skalara.

    En Esperanto, mia propra sinteno estas uzi kiel eble plej ofte “rapido” por ambaŭ, samkiel faras W. Atkinson en sia “Relativeco per bildoj” (tamen, la vektora trajto ne tiom grave rolas en tiu kunteksto). Sed mi ne rezignas la proponon de Kacumori okaze de neceso.

  5. Kvankam en la angla sciencistoj distingas inter speed kaj velocity (respektive skalara kaj vektora) oni ne havas du vortojn por acceleration kiu, laŭ fizikistoj estas vektora, sed en normala uzado estas plej ofte skalara. (Vidu je acceleration en Wikipedia).

    Mi opinias ke ni ne bezonas du vortojn por akcelo, kaj ne bezonas du vortojn por rapido. Kiel Bertilo proponis, “vektora rapido” kaj “vektora akcelo” sufiĉas por la vektoraj kvantoj kaj “(skalara) rapido” kaj “(skalara) akcelo” por la skalaraj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *