Orfo en PIV

Kiam mi unuafoje legis la difinon de “orfo” en PIV, mi estis mirigita. Ĝi diras:

orf/o. Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis.

Ĉar la japana ekvivalento de “orfo” estas kaj knabo kaj knabino, mi demandis min, de kie venis tia seksobsedata difino. Almenaŭ en la angla, kiun mi lernis, “orphan” signifas ne nur knabon.
Lastatempe mi legis la difinon de “orfo” en ReVo (http://purl.org/net/voko/revo/). Ĝi diras:

orf/o: Knabo aŭ knabino, kies patro aŭ patrino mortis.

Ĉi tiu difino estas ĝoja surprizo al mi, ĉar ReVo en sia starto enhavis la difinon de Plena Vortaro, kiu estis esence sama al tiu de PIV. Do ReVuloj verŝajne ŝanĝis la difinon, ekkonsciinte problemon de la difino de PV/PIV. Gratulon al ReVuloj!

8 pensoj pri “Orfo en PIV”

  1. Persone, mi kredas ka la defino estas ĝusta. Fakte, ĉu knabino, kiu estas orfa ne estu pli precise orfino, sed ne orfo ?
    Do la PIVo bone diras, ke oni ne devus uzi orfo por knabino, sed oni devus precizi la uzatan sufikson “-in” ?

  2. Komparo kun la angla ne multe helpas.

    Ĉu “kuzo” estas viro en Esperanto? Verŝajne jes, malgraŭ eventualaj komparoj kun aliaj lingvoj.

  3. Bonvenon, Niĉjo!
    Eble plimulto de franclingvaj esperantistoj pensas same kiel vi. Kaj ankaŭ hispanlingvanoj kaj aliaj latinidlingvanoj. La difino de PIV estas multe influita de tiuj lingvoj.
    Kaj ekzistas multaj aliaj lingvoj, en kiuj “orfo” estas kaj knabo kaj knabino.

    Kerna senco de “orfo” estas “sen patro kaj/aŭ patrino” kaj ne enhavas virecon. La adjektiva uzo “orfa” klare montras tion. Aldoni virecon al la senco de “orfo” ne estas precizigo, sed balasto.
    Mi sincere deziras, ke Esperanto estu vere internacia lingvo.

  4. Saluton, Johano!
    “Kuzo” estas parenca nomo kaj apartenas al alia kategorio ol tiu de “orfo”. Ĉi-kaze ni komparu kun “infano”.

  5. En pola lingvo “orfo” (sierota) signifas: knabo auh knabino, kies gepatroj mortis. Se pro morto mankas nur unu el gepatroj, poloj diras “półsierota” (duonorfo).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *