Terura rakonto

Kuiristo laboranta ĉe restoracio falis pro cerba infarkto (hista mortiĝo pro sangovaza ŝtopiĝo). Oni portis lin en hospitalon. La hospitalo demandis lian patrinon detale pri asekuro kaj pago. Tuj antaŭ sia falo li kontraktis pri sanasekuro, kiu tamen validiĝos post unu monato. La asekurkompanio rifuzis pagi por li. Lia familio petis tujan operacion al la hospitalo, sed ĉi tiu ne aprobis pri urĝeco de lia operacio. Li mortis en la hospitalo post 4 monatoj, atendante operacion. La hospitalo alsendis fakturon de 42 000 dolaroj al la postlasita familio.

Estas ja terura rakonto. Sed tio fakte okazis en Usono. Tion raportas iu japana ĵurnalo.

2 pensoj pri “Terura rakonto”

  1. Verŝajne oni sendis la fakturon ne vere al la familio, sed al la administranto de la aferoj de la mortinto. El imposta vidpunkto estas grava diferenco, ĉu la mortinto pagas, aŭ iu vivanto, almenaŭ se ekzistas heredimposto en Usono kiel en aliaj landoj.

    Usono havas fuŝan juran sistemon kaj fuŝan sansistemon. Mi aŭdis tamen, ke la poŝto relative bone funkcias tie, kaj Usono havas pli da parollibereco ol eŭropaj landoj, tiel ke eŭropaj politikaj grupoj ofte devas meti siajn TTT-ejojn en Usono por eviti registaran malpermeson en siaj propraj landoj.

  2. En Usono ekzistas fusxa sansistemo. Sed tiel sxajnas ke tio estas afero de Nordameriko cxar en Kanado ankau la afero ne estas pli bona. Mi laboras kun laseroj. Cetere kiam mi estis en Francio oni faris operacion (per laseroj) sur miaj okuloj. Pro tio mi devas cxiujare kontroli miajn okulojn. Antaunelonge mi iris al gxenerala medicinisto kaj petis ke li prezentu min al specialmedicinisto por kontrolo de miaj okuloj. Li faris tion sed cxar mi uzas gxeneralan asekuron hospitalo donis al mi vizittempon por du monatoj post tiu dato. Imagu se mi bezonus urgxan prizorgadon pri miaj okuloj…!!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *