Montrovaro

Mi iris al butikego de elektroaparatoj. Sur unu el la montrotabloj oni metis ĉ. 20 varojn de diversmarkaj ciferecaj fotiloj. Mi provis manipulante kelkajn kompaktajn fotilojn. Unu el ili, FinePix [Fajnpiks] F31fd, plaĉis al mi.
Mi demandis al vendisto, ĉu ĝi estas en la stoko. Li ekzamenis kaj respondis, ke ĝi ne estas en la stoko, kaj ke oni vendas nur la montrovaron. Do mi hezitis, ĉu mi aĉetu ĝin aŭ ne. Ĉar verŝajne multaj aĉetontoj manipulis senatente la montrovaron. Povas esti ia nevidebla difekteto en ĝi. Tial mi rezignis aĉeton ĉi-foje.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *