Tro scienca PIV

PIV2005 difinas pedikon jene:

G.(Pediculus) de parazitaj insektoj el la ordo de anopluroj, senflugilaj, vivantaj sur kapo k korpo de homoj k.a. vertebruloj.

Ĝi estas tre klara difino tute sen ia dubo. Sed ĉu vere la esperanta “pediko” signifas la genron Pediculus?
Laŭ la Fundamento “pediko” estas la franca “pou“, la angla “louse” kaj la germana “Laus“. (Pardonu, ke mi ne scipovas la rusan nek la polan.) Ekzemple iu franca-japana vortaro donas ne nur “pou de tete” (kapa pediko – la genro Pediculus) kaj “pou de corps” (korpa pediko – la genro Pediculus) sed ankaŭ “pou de pubis” (puba pediko- la genro Phthirus), “pou de chien” (hunda pediko – la genro Linognathus) k.a. Alia angla-japana vortaro difinas “komuna nomo de la ordo Anoplura” k.a. Kaj germana-japana vortaro donas “Filzlaus” (puba pediko- la genro Phthirus) kaj “Kopflaus” (kapa pediko – la genro Pediculus).
Konklude PIV trude malvastigis la fundamentan sencon de “pediko”, kaj enkondukis ne necesan al mezaj esperantistoj radikon “ftiro” por la genro Phthirus. Ĉi tia direkto ne estas konvena al ĝenerala vortaro, kia devas esti PIV. En PIV abundas tro sciencaj fakaj difinoj pri bestoj kaj plantoj, ne taŭgaj, eĉ misgvidaj al mezaj esperantistoj, kiuj ne scipovas eŭropajn lingvojn.

2 pensoj pri “Tro scienca PIV”

  1. Mi pensas ke devus ekzisti aparta scienc-teknika vortaro pri la malsamaj fakoj, kaj ke PIV devus esti nur la vortaro por la “cxiutaga vivo”.

Lasi respondon al Smash Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *