Kiu ĝin desegnis?

mistera desegnaĵoMi trovis ĉi tiun desegnaĵon sur fundo de malprofunda lageto. Lastatempe malmulte pluvis en nia regiono. Do la akvonivelo de la lageto estas tute malalta ol ordinare.
Ĝi estas ja kvazaŭ petola skribaĵo de infano. Sed similaj desegnaĵoj troviĝas tie kaj ĉi tie en la lageto. Eĉ sur loko malproksima de la bordo. Homoj ne kapablus fari.
Ĉu fiŝo desegnis ĝin? Ĉu testudo? Aŭ ĉu konkulo? Supozeble ĝin faris iu vivulo en la lageto. Mi scivolas, kiu desegnis ĝin.

2 pensoj pri “Kiu ĝin desegnis?”

  1. Ne. Mi trovis neniun homan piedsignon.

    En dimanĉa televidprogramo pri naturo oni pritraktis similan spuron en fundo de marĉa rivero. Ĝin faris la duvalva konkulo nomata Iŝigai [Unio douglasiae]. Do mi konjektas, ke iu simila konkulo faris la desegnaĵon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *