Maloportuno pro privatigo

Hodiaŭ oficisto de la poŝtoficejo, kie mi ĝiris kotizojn, telefonis al mi. Ŝi diris, ke la ĝiriloj, kiujn mi transdonis, ne estas akceptitaj. Ĉar la Japana Poŝta Banko, kiu estis privatigita ekde ĉi tiu oktobro, ŝanĝis siajn servojn.
Antaŭ la privatigo oni povis uzi du specojn de ĝiriloj: letera kaj telekomunika. Per letera ĝirilo malaltpreza, oni povis sendi monon kun mesaĝeto. Per telekomunika ĝirilo altpreza, oni povas rapide sendi monon sed sen mesaĝo. Do mi longe uzadis leteran ĝirilon pro ĝia oportuneco.
Poŝta Banko ĉesigis la servon de ĝirado per malaltpreza letera ĝirilo kaj nur akceptas ĝiradon per telekomunika ĝirilo. Ne malmultaj japanoj kontraŭis la privatigon de Poŝtaj Servoj pro eventualaj maloportunoj. Jen estas bela ekzemplo.

2 pensoj pri “Maloportuno pro privatigo”

  1. En Germanio jam dum pluraj jaroj oni klopodas privatigi iom post iom la poŝtan servon kaj la fervojojn. Lige al tio okazas diversaj restrukturigoj. Ties efiko kelkfoje surprizas la klientojn. Kiam mi feriis en urbeto la lokanoj klarigis al mi, ke fervojajn biletojn oni nun vendas en turisma informejo (ne proksima la la stacio, sed sur alia bordo de granda rivero, atingebla per pramo) kaj ke poŝtmarkojn oni vendas en flormagazeno.

  2. Laŭ amaskomunikiloj oni planas vendi biletojn de kino kaj koncerto en poŝtoficejoj. Oni jam vendas kuponon por buso en pli ol mil poŝtoficejoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *