Tempofluo

Mi spektis televidan programon, en kiu japana junulo vojaĝas per fervojo tra la tuta Ĉinio. Li vizitas multajn urbojn kaj vilaĝojn apud fervojlinioj. Li amikiĝas kun multaj ĉinoj kaj en vagonaroj kaj en vizitlokoj.
Rigardante, ke li interparolas kun iu kampara maljunulino, mi ekpensis, ke ial ĉirkaŭ ŝi tempo fluas malrapide kompare kun mia ĉirkaŭo. Ŝi verŝajne ĝuas riĉan tempon, kvankam ŝi aspektas malriĉa je materia vivo. Mi parte envias ŝin.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *