Vikipedio sen disciplino

Vikipedio estas senprecedence unika entrepreno, en kiu povas libere partopreni ĉiuj volontuloj. Mi trovas en ĝi ne malmultajn perlajn artikolojn de talentaj esperantistoj. Sed samtempe mi trovas tro multajn fuŝojn faritajn de bonvolaj komencantoj aŭ mezniveluloj.
Mi povus ja korekti kelkajn el tiuj fuŝoj. Sed la supozita nombro de la fuŝoj jam fortimigas min.
Estas ne malbone, ke komencantoj kaj mezniveluloj kun siaj fakaj scioj partoprenas en redaktado de Vikipedio. Sed ili devas esti singarda por krei novan artikolon kaj daŭre peni altigi sian lingvonivelon. Laŭ mia observo tio ĉi estas grava manko de la nuna esperanta Vikipedio.
Se oni daŭrigos nunan sistemon de libera aritikol-verkado, Vikipedio en Esperanto neniam atingos kvalite nivelon de alilingva (ekz. la japana) Vikipedio.

3 pensoj pri “Vikipedio sen disciplino”

  1. Laŭ mi la tuta viki-koncepto estas misfara, kiam temas pri informfontoj. Multaj komprenas tion, kaj konstante provas krei alternativojn. Sed la damaĝo jam estas farita: vikipedioj kaj la reto estas preskaŭ sinonimaj.

    Ken

  2. Mi ne konsentas. Min ne ĝenas ke estas eble tro da gramatikaj kaj literumaj eraroj. Estas sufiĉe da homoj kiuj kune iom post iom ja forigas tiujn mankojn. Kaj ĝis tiam, kio pli gravas: ĉu la formoj aŭ la informoj? Laŭ mi tute ne necesas havi ion similan al papera enciklopedio, ĉi tiu nuna formo de Vikipedio estas tute taŭga por trovi ĉion necesan (kaj Esperantvikipedie eĉ fojfoje troveblas aferoj kiuj estas netroveblaj en la Anglalingva versio).

  3. Eble, en la afero, kio pleje gravas ja estas la bonkvalito de la informoj.. la formo ja pezas, ege, sed duarange.. Kaj ni ĉiuj konstatu kaj korektu : Se ni kompetentas lingve ni korektu la lingvaĵon, se pri la temo ni korektu la enhavon.

    Do, eĉ se tre malmulte partoprenas, ni havu nomon kaj rajton, por korekti laŭflue, laŭ niaj trovoj.. Mi mem faris du aŭ tri artikolojn, ne pli !, Esperante kaj ankaŭ franclingve. Mi ja intencas aldoni, paciencu ! Mi esperas ke miaj diroj -( pri amnezio en esperanto)- , se bone memoras ne estas tro malbonaj lingve. Mi klopodos trovi la specifajn medicinajn vortarojn en esperanto!)

    Krome, se paroli pri la esperantlingvaj tekstoj, tiu partopreno de ĉ
    iuj ebligos aldoni en la lingvon la necesajn vortojn kaj konceptojn de la nuntempa vivo, esperantigi la anglecan terminaron oftan en komputiloj, ktp…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *