Agentejo pri …

Mi jam kelkfoje menciis la Japanan Meteologian Agentejon en pasintaj artikoloj (ekz. ĉi tie). La Meteologia Agentejo estas ŝtata instanco, kiu apartenas al la Ministerio pri Lando, Infrastrukturo kaj Transporto. Ĝiaj strukturo kaj funkcio estas difinitaj laŭ leĝoj.
Nun en japana dissendolisto de esperantistoj oni diskutas pri traduko de nomoj de la japanaj ministerioj kaj aliaj ŝtataj instancoj. Agentejo estas ŝtata instanco apartenanta al iu ministerio, sed havas aparte sendependan karakteron pro amplekseco de siaj strukturo kaj funkcio. Nun ekzistas 15 agentejoj kaj 11 ministerioj. La vorto “agentejo” estas paŭsaĵo de la angla traduko “agency“, kiun la japana registaro decidis.
Neniu vortaro, nek PIV (2005), nek la Esperanto-Japana (2006), registras tian uzon de “agentejo”. Ni bedaŭras, ke ne troviĝas bona anstataŭaĵo.

Unu penso pri “Agentejo pri …”

  1. Estas multaj paŭsaĵoj en E-o, kiuj en E-o ne havus sencon, se ili evoluus ene de E-o. (En la frua E-o estis eĉ pli; oni eĉ diris “elrigardi” anstataŭ “aspekti” — de la germana _aussehen_!)

    Sed la angla “agency” ne signifas “ejo de agento”. Ĝi devenas de la malfru-latina _agentia_, kies difino estis _facultas agendi_, do abstrakta aŭtoritato — precize nia “instanco”. La angla “agent” evoluis aparte, de _agens, agentem_. Sekve la E-a vorto “agentejo” kiel traduko de la angla “agency” estas miskompreno, dum la angla “agency” por la japana instanco (kaj aliaj tiaj) estas tute bona.

    Ken

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *