Suspekta durdisko

Kiam mi traktis dosierojn en durdisko konektita al la loka reto, abrupte malaperis la dosieroj en iu dosierujo de la durdisko. Mi ekzamenis kelkajn aliajn dosierujojn kaj trovis neniun dosieron en la dosierujoj. Kio okazis? Mi ne povis diveni la kaŭzon.
Do, kiel kutime, mi restartigis mian komputilon. Post la starto, kiam mi aliris al la reta durdisko, aperis dialogujo por ensaluti. Mi entajpis la ĝustajn uzulnomon kaj pasvorton, sed ili ne estis akceptitaj. Sekve mi provis aliri al la administra paĝo de la durdisko per retumilo. Tamen la ĝustaj uzulnomo kaj pasvorto ne estis akceptitaj ankaŭ ĉi-foje. Nu, mi volis malŝalti kaj restartigi la durdiskon, sed ho diable, nek la ŝaltbutono nek la praagorda butono funkciis.
Fine mi malkonektis la kurentodraton de la durdisko kaj post kelkaj sekundoj rekonektis ĝin. La durdisko restartis ŝajne normale. Feliĉe post tiu ekstrema rimedo denove ĉio estis en ordo.
Nun mi aliras la durdiskon senprobleme. La butonoj normale funkcias. Ĉu mi devas suspekti, ke tio estas ia antaŭsigno de eventuala paneo?

3 pensoj pri “Suspekta durdisko”

  1. Povas esti, ke vi estis viktimo de Fishing (mi ne scias la esperantlingvan tradukon). Iam kodorompantoj [ang. Hackers] kreas retpagxojn kaj aspektojn kiuj ege sxajnas kiel la originalaj. Tiam ili sur tiaj retpagxoj au aspektoj trompas uzantojn kaj sxtelas iliajn pasvortojn kaj uzantnomojn por siaj fiaj intencoj. Se mi estus al via situacio, mi tuj sxangxus mian pasvorton por aliro al tiu retservo.

  2. Dankon, Beĉjo, pro via zorgo!
    Mi pensas, ke ĉi-foje ne temas pri “fiŝhoka trompado”. Ĉar ĉio ĉi okazis ene de la loka reto en mia domo. Nenia aliro al la ekstera reto okazis. Mi do suspektas misfunkcion de la regilo (aparataro aŭ programaro) de la durdisko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *