Trafite!

Hodiaŭ frumatene mi vekiĝis pro forta vomemo en la stomako. Sekvis intensa frostotremo. Post horo laksoj. Febro altiĝis de 36,9 gradoj matene ĝis 37,7 gradoj posttagmeze. Ĝis la tagmezo vomemo kaj frostosento foriris. Lakso ĉesis. Sed nun, vespere, daŭras febro kaj malagrablo ĉe la stomako kaj la intesto.
Ne miskomprenu! Ne temas pri la toksiĝo pro la ĉina ĝiaŭzo.
Ĉi-foje temas pri akuta gastroenterito (stomakintesta inflamo) pro viruso. Verŝajne pro noroviruso [Norovirus].

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *