Karaj amikoj!

PV (Plena Vortaro de E., 1934) difinas amikon jene:

Persono, amata k amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco.

Kaj PIV (Plena Ilustrita Vortaro de E., 1970) difinas amikon jene:

Viro, kiu estas ligita kun alia pro reciproka inklino, sed ne pro seksa aŭ familia rilato.

Laŭ PV, mi povas uzi “amiko”-n ambaŭ por viro kaj virino. Sed laŭ PIV, ne! Estas ja ŝoka eltrovo!
Tiu ĉi ŝanĝo estas unu el kritikendaj devojiĝoj de PIV, kiu pliproksimigas Esperanton al latinidaj lingvoj ol al vere internacia lingvo.

La Reta Vortaro (ReVo) nun difinas amikon jene:

Persono, amata kaj amanta, kiu estas korligita kun alia pro inklino sed ne pro seksamo, nek pro familianeco.

Do Revo defendas mian uzadon pri amiko. Mi deziras, ke ReVo neniam postsekvu PIV-on.

3 pensoj pri “Karaj amikoj!”

  1. Temas, ĉu ne, pri simpla nekonsekvenceco de NPIV, kie ‘najbaro’ ekzemple estas ‘persono’, kaj ‘profesoro’, ‘emerito’, ‘poltrono’ k.s. ne difiniĝas specife kiel viroj.

    Tio, kio cerbumigas min senĉese tamen, estas ke E-virinoj ne ĉiuj samopinias pri ‘-in-‘: mi ĉiam kredis, ke estas kvazaŭ insulto ĉiam enmeti ‘-in-‘ kiam temas pri virino; sed mi aliflanke rekontis E-virinojn, kiuj ofendiĝas se mi NE enmetas ‘-in-‘.

    Ken

  2. Dankon pro viaj informoj.
    Ĝis nun mi havis nur malmultajn okazojn interparoli en Esperanto. Tamen mi supozas, ke iliaj reagoj estus klasigeblaj laŭ iliaj kulturaj fonoj.

  3. Pleje pravas Revo..

    Kaj ĝi ankaŭ montras ke enestas en Eo, iu trueto.. Se paroli pri in-seksa vivaĵo oni uzu la postsekvan -ino… Se paroli pri maskla oni nenion apartan uzu, nenion aldonu post la ĉefa signifo. Tio supozigas ke plej ofte aŭ ne scias la sekson, aŭ ne donas gravecon al tiu temo, aŭ antaŭtaksas ĝin vira… Ja Zamenhof ne pripensis tion aŭ laŭis la tiutempajn kutimojn.

    Do virbovo, virŝafo, virporko ja donacos la vivon, dum bovo suferos plugante surkampe, kaj ŝafo kaj porko estos manĝataj en la telero..

    Kaj kio pri vir-viro ? Estus amuze analizi la vorton “vir-ino” laŭ la regulon : “se uzata prefikse “vir” indikas masklan vivaĵon”, sekvante la modelon “virbovo, virŝafo”..ktp…. Do vir-ino estus ino vir-seksa, maskla ino.

    Eble oni uzu pli ofte “homo” kaj tio eble kontentigus ĉiujn, sendepende pri sekso ?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *