Japanlingvaj blogoj

Hieraŭ mi certe legis ĝin, sed hodiaŭ mi bedaŭrinde nenie retrovis la retnovaĵon, kiu raportas, ke la plej uzata lingvo en blogartikoloj en 2007 estis la japana lingvo. Do la afiŝnombro en la japana superis tiun en la angla.
Nuntempe japanaj junuloj multe uzas poŝtelefonon, per kiu ili facile povas afiŝi en blogo. Japanoj ŝatas verki taglibron pri sia privataĵo. Tiuj faktoroj, laŭ la novaĵo, multe kontribuis al la nombro de blogartikoloj.

2 pensoj pri “Japanlingvaj blogoj”

  1. Koran dankon pro via informo!
    Laŭ la originala artikolo la afero temis pri la kvara kvarono de la jaro 2006. Do antaŭ pli ol unu jaro. Bedaŭrinde mi ne povis trovi pli freŝdatajn artikolojn pri la afero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *