Lakto

Estas mia kutimo manĝi rostpanon kun taso da varma lakto ĉiumatene. Mi ne ŝatas malvarman lakton, ĉar mi kredas, ke varmaj manĝaĵoj ĝenerale estas bonaj por homa sano.
Hodiaŭ matene mia edzino avertis min, ke lakto en skatolo restas nur malmulte. Tiaokaze mi kutime piediras dek minutojn al superbazaro por aĉeti skatolon da lakto. Sed ho ve, mi tute forgesis iri al la superbazaro ĝis la malfrua vespero. Do, morgaŭ matene, mi devos kontentiĝi per malmulta lakto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *