Pupfesta boatparado

pupfesta boatparadoHodiaŭ en mia urbo oni okazigis pupfestan boatparadon. Multaj knabinetoj bele vestitaj per kimono malrapide kaj elegante paradis en dekkelkaj boatoj laŭ kanalo tra la urbo. Muzikistoj en unu boato akompanis la paradon per klasika kortega muziko. Sur la bordoj multaj urboloĝantoj kaj turistoj spektis la paradon. Ankaŭ du dekoj da amatoraj fotistoj akompanis la paradon surborde. Estis serena kaj sunoplena tago printempa.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *