XAMPP [iksamp ?] estas integrita pakaĵo de programaroj, kiu ebligas facile instali en loka komputilo TTT-servilan sistemon bazitan de Apaĉo [Apache], MySQL [maj-sokvolo] kaj PHP [pohopo].
Antaŭe mi instalis unuope Apaĉon, MySQL-on kaj PHP-on. Tiam mi devis ĉiufoje redakti agordan dosieron permane. Mi bezonis multe da horoj por startigi TTT-servilon en mia loka komputilo.
Sed ĉi-foje la instalado de XAMPP finiĝis en nur kelkaj minutoj. Nun startis TTT-servilo en mia komputilo. Ja estis tute facile!
Mi pronuncas ĝin angle “Zamp”.
Kaj, jes, xampp estas unu el la pli bonaj programaroj por TTT-ili. Mi uzas Linukson, kaj mi uzas xampp-on ankaŭ 🙂