Mi provas la programaron OpenOffice.org

En mia laborejo oni liveris certan dosieron en Microsoft Excel (mikrosoft eksel). Koncerne tiun taskon ĝis nun mi laboris per globkrajono, gluaĵo kaj tondilo. 😉
Lastatempe mi aŭdis la famon pri OpenOffice.org (opn’ofis’og), libera (senpaga) integra programaro por oficejaj laboroj, kiu estas kongrua kun la programaro Microsoft Office (mikrosoft ofis). Ĝia tabelprogramo Calc (kalk) laŭdire povas lerte prilabori dosieron de Excel.
Nun mi elŝutis la dosieron de OpenOffice.org kaj instalis ĝin en mia komputilo. Ĉu mi sukcesos fini la taskon per Calc? Mi raportos pli poste.

Ĝisdatigo de Vikipedio en mia komputilo

Hodiaŭ mi provas ĝisdatigi Vikipedion en mia komputilo. Kiam mi instalis Vikipedion antaŭe, mi uzis la php-programon “importDump.php” kaj bezonis ĉ. 5 horojn (aŭ pli — mi ne scias precize, ĉar mi dormis).
Ĉi-foje mi uzas “xml2sql.exe” kaj “mysqlimport.exe“. Onidire tiuj programoj mallongigas enportadon de datumoj al la datumbazo. Sed nun mi dubas tiun aserton, ĉar prilaboro de 6 procentoj de la datumoj jam bezonas 30 minutojn. Do la tuta prilaborado bezonos ĉ. 7 horojn! Ho ve!

Vikipedion en mian komputilon

Hodiaŭ mi provas enporti Vikipedion en la MediaWiki, kiun mi hieraŭ instalis en mia komputilo.
Oni metas elŝuteblajn dosierojn, en kiu kolektiĝis ĉiuj artikoloj de Vikipedio en Esperanto, ĉe la reta dosierujo “http://download.wikimedia.org/eowiki/“. Mi elŝutis la dosieron “pages-articles.xml.bz2” (24MB) en la dosierujo, kie mi instalis MediaWiki-on, Mi maldensigis ĝin per bzip2.exe, kaj ricevis xml-dosieron (120MB). Nun la php-programo “./maintenance/importDump.php” traktas la xml-dosieron kaj enportas la paĝojn en mian datumbazon. Sed ho ve! Mia komputilo procedas 4 – 5 paĝojn en sekundo kaj la nombro de la artikoloj estas 82596. La traktado daŭros ĉirkaŭ 5 horojn.
Mia komputilo ankoraŭ laboras. Nun la nombro de proceditaj paĝoj estas 34100. Jam estas malfrua nokto. Mi dormu! Bonan nokton!

Esperanto uzata en MediaWiki

Hodiaŭ mi eksperimente instalis la programon “MediaWiki” [mediaŭiki], kiu faciligas administradon de retejo. La instalado estis facila kaj finiĝis sukcese.
Estis ĝoja surprizo en la instalado. Ĉe certa etapo de la instalado oni povas elekti fasadan lingvon de la programo. En la elekteblaj lingvoj mi trovis Esperanton! Certe tio ĉi estas rezulto de penaj laboroj de la esperantistaj vikipediistoj. Mi multe dankas al ili.
Bedaŭrinde la fasado estas ne komplete esperantigita. Tie kaj ĉi tie restas frazoj en la angla. Sed estas kuraĝiga al mi la fakto, ke Esperanto estas elektebla lingvo en la fama programo “MediaWiki“.

Cimo en PHP 4.4.2

Antaŭ semajno mi parolis pri instalo de PHP k.a en mia komputilo. La instalo. mem estis sukcesa, sed aplika programo, kiun mi verkis en PHP, ne funkciis. Ĝi eĉ paneigis la servoprogramon Apaĉo!
Tiu sama programo funkciis senprobleme en eksa PHP 5.0.2 de mia komputilo kaj en PHP 4.4.2 de la gasta komputilo.
Mi hakis la fontoprogramon, kaj trovis, ke io malbona okazas ĉe malfermo de dosiero.
    $fp = fopen($url, “r”);
    [kie $url=”http://ekzemplo.com/dosiero.txt”]

Mi esploris koncernajn artikolojn per Guglo, kaj atingis similan okazon en iu diskutlisto. Tie oni parolis pri eventuala cimo de PHP mem, kaj montris utilajn ligojn. Tial mi elŝutis plej freŝan version de PHP ĉe “PHP Snapshots“, kaj instalis ĝin en mia komputilo.
Brave! Nun ĉio estas en ordo! Mia programo funkcias senprobleme kiel antaŭe.

Instali programojn

Hodiaŭ mi faris la malpromocion de la programoj Apache, MySQL kaj PHP en mia komputilo.
Unue mi haltigis servojn de MySQL kaj Apache. Kaj mi forigis sinsekve MySQL, Apache kaj PHP el mia komputilo. Due mi instalis malsuperan version de ĉiu programo. Sinsekve Apache, PHP kaj MySQL.
La malpromocio estis ĝenerale sukcesa. Denove ekfunkcias TTT-ejo en mia komputilo. De nun mi devas alĝustigi kelkajn aplikajn programojn al la nova cirkaŭaĵo.

Malpromocii programon

Mi jam instalis TTT-servilan programon Apaĉo [Apache] en mia komputilo antaŭ pli ol unu jaro. Ĝia versio estis 2.0. Sed la gastiga komputilo, en kiu gastas tiu ĉi TTT-ejo, disponas la version 1.3 de Apaĉo.
En tiu ĉi TTT-ejo mi rulas kelkajn aplikajn programojn, kiuj estis skribitaj en la programlingvoj Perl kaj PHP. Ankaŭ la versioj de la programlingvoj estas malsamaj inter mia komputilo kaj la gastiga komputilo.
Nun mi planas instali novan aplikan programon en tiu ĉi TTT-ejo. Sed antaŭ ol mi faros tion, estas pli bone, ke mi provu ĝin en mia komputilo. Tial mi decidis, ke mi aranĝu mian programaron same al la gastiga komputilo. Mi devas malpromocii la programojn. Mi do esploras sekuran farmanieron de malpromocio.

Mia komputilo

mia tekokomputilo

Jen estas mia tekokomputilo, Panasonic CF-W2. Procesoro: Intel Pentium M 1 GHz(gigaherco). Ĉefmemoro: 760 MB(megabajtoj). Durdisko: 60 GB(gigabajtoj). Mastruma sistemo: Windows XP Professional SP2.

Mi aĉetis ĝin antaŭ du jaroj. Ĝi estas malpeza je ĉ. 1,5 kg(kilogramoj), vere facile portebla kaj en la hejmo kaj en la laborejo. Ĝi tre plaĉas al mi.

Sed nun mi havas kelkajn problemojn pri mia komputilo. Unu estas manko de libera memoro en la durdisko. Ĉar mi konservas multajn programojn kaj datumojn en du jaroj, nun restas 5 GB da libera memoro en la durdisko. Tio ĉi estas ne tre granda spaco por provizoraj uzoj de memoro fare de samtempe kurantaj programoj. Nu, kion mi faru?

Kontraŭvirusa programo

Hodiaŭ mi ricevis leteron de softvara kompanio, kiu invitas min renovigi la licencon de kontraŭvirusa programo. Mi uzadas ĝin jam de tri jaroj. La programo funkcias ankaŭ kiel fajroŝirmilo, kio multe helpas al mi.

Mi pensas, ke kontraŭvirusa kaj fajroŝirmila programo estas ne malhavebla necesaĵo por uzantoj de retkonektita komputilo.