Ĝisdatigo de Vikipedio en mia komputilo

Hodiaŭ mi provas ĝisdatigi Vikipedion en mia komputilo. Kiam mi instalis Vikipedion antaŭe, mi uzis la php-programon “importDump.php” kaj bezonis ĉ. 5 horojn (aŭ pli — mi ne scias precize, ĉar mi dormis).
Ĉi-foje mi uzas “xml2sql.exe” kaj “mysqlimport.exe“. Onidire tiuj programoj mallongigas enportadon de datumoj al la datumbazo. Sed nun mi dubas tiun aserton, ĉar prilaboro de 6 procentoj de la datumoj jam bezonas 30 minutojn. Do la tuta prilaborado bezonos ĉ. 7 horojn! Ho ve!

2 pensoj pri “Ĝisdatigo de Vikipedio en mia komputilo”

  1. Kial elŝuti la enhavon de Vikipedio, kaj poste ĝisdatigi ĝin? Mi ne komprenas. Ĉu ne pli oportunas foliumi ĝin rete?

  2. Mi havas kelkajn kialojn por meti Vikipedion en mia komputilo. 1e, mi studas kaj ekzercas uzadon de viki-programon. Instalado de Vikipedio estas ekzerco de enportado de datumoj. 2e, reta aliro al Vikipedio ĉe mi fojfoje pezas. Kaj kiam mi uzas mian komputilon, fojfoje mi ne povas konektiĝi al Interreto. 3e, mi deziras foliumi Vikipedion ĉiam, kiam mi volas. Mi ne volas atendadi ĝis re-konektiĝo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *