Memornoto 3

Nu, iel-tiel pasis kelkaj tagoj…
En la 23a de decembro, 2008, mia patrino pli kaj pli perdis forton, kaj vespere ŝi ne povis ekstari nek piediri. Ŝia konscio fariĝis malklara kaj ŝi ĉiam inklinis al dormo. Ŝi suferis naŭzon kaj vomis manĝitaĵon.
Mi telefonis al la kuracisto kaj li afable vizitis nin malgraŭ kromhoro. Li ekzamenis ŝin kaj rimarkis ŝian senakviĝon. Li gutinjektis al ŝi solvaĵon de glukozo kaj natria salo.
Ni konsiliĝis kun la kuracisto kaj decidis enhospitaliĝi en la sekva mateno. Ĉar lia kuracejo ne estis ekipita per malsanlitoj, li prezentis ŝin al loka medicina centro kun 50 litoj, kiu estis administrata de loka kuracista asocio.

Memornoto 2

En la 18a de decembro, 2008, mi akompanis mian patrinon ĝis kuracejo, kiun ŝi kutime vizitadis. Ekzameninte ŝin, kuracisto diris, ke ŝi povas esti infektita de viruso, kiu kaŭzis intestan inflamon. Li gutinjektis al ŝi kaj preskribis kelkajn medikamentojn.
Ŝi havis malfortan febron kaj perdis apetiton. Ŝi pene enbuŝigis taseton da maldensa rizkaĉo. Ŝi sentis senfortiĝon je siaj korpo kaj membroj. Krom manĝohoroj ŝi kuŝis en lito kaj dormetis de tempo al tempo. Fojfoje ŝi sentis naŭzojn kaj vomis.
Dum interparolado kun mia patrino, mi eksuspektis, ke ŝi estas pli forgesema ol kutime. Foje ŝi forgesis, ke ŝi prenis iun medikamenton. Foje ŝia parolo ĉesis sen konkludo. Kvankam ŝi estis maljuna (tiam 82-jaraĝa), mi ne pensis, ke ŝi estas tiel forgesema.
Nu, iel-tiel pasis kelkaj tagoj…

Memornoto 1

Antaŭ unu jaro, la 17an de decembro, 2008, vespere mi reproduktis registritan mesaĝon en aŭtomata respondilo de mia telefono. La mesaĝo estis de mia patrino, kiu loĝas fore de mia urbo. Ŝi diris, ke ŝi estas malsana, ŝajne pro malvarmumo. Ŝi plendis senfortiĝon de la tuta korpo.
Do en la sekva tago mi veturis du horojn per mia aŭto al la urbo, kie ŝi loĝas.