Krom unu

En ordo krom unu, pri kio mi parolos pli poste.

Cetere mia patrino enhospitaliĝis hodiaŭ pro febro kaj malvigliĝo. Mi veturis du horojn per aŭto al mia hejmurbo. Kuracisto suspektas, ke ŝi infektiĝis je gripo. Oni izolis ŝin sola en malsanĉambro.

Saluton, la mondo!

Saluton, la mondo! Hodiaŭ estas la 30-a de Januaro. La tero normale turniĝas kaj rondiras ĉirkaŭ la suno. Homoj vivas kaj mortas, kaj ĝojas kaj malĝojas, kaj satas kaj malsatas. Ĉio en ordo.
Vintro baldaŭ finiĝos kaj printempo alvenos. Mia blogo reakiros ritmon.

Memornoto 4

En la 24a de decembro, 2008, mia patrino enhospitaliĝis. Tiam oni skribis en kuracplano por ŝi nomojn de malsanoj: senakviĝo (dehidracio), natrimanka sango (hiponatremio), mallakso (konstipo), kaj parenteze, alta sangopremo (hipertensio) kaj multpora osto (ostoporozo).
Oni gutinjektis al ŝi solvaĵon kaj donis laksigilon. Mia edzino kaj poste mia frato alvenis por prizorgi ŝin.
Mia patrino havis malfortan febron kaj estis daŭre malvigla, fojfoje inklina al dormo. Ŝi apenaŭ enbuŝigis manĝaĵojn.