Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

templo silentas

    templo silentas
    sub tegmento verdigra —
    monat’ sen dioj

Publikigita je 2009-11-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri templo silentas

la vivo estas

    la vivo estas
    elvivi ĝis la fino —
    monat’ sen dioj

Publikigita je 2009-11-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri la vivo estas

atendadante

    atendadante
    la morgaŭon necertan —
    monat’ sen dioj

***
“Sendia monato” estas alinomo de novembro en la japana tradicia kalendaro.

Publikigita je 2009-11-04Kategorioj Hajko4 komentoj ĉe atendadante

velkiga vento

    velkiga vento —
    sankteja gvidtabulo
    tekstas malamon

Publikigita je 2009-11-03Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe velkiga vento

sur antaŭpordo

    sur antaŭpordo
    tapiŝo da folioj
    ruĝaj kaj flavaj

Publikigita je 2009-11-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri sur antaŭpordo

maldiligente

    maldiligente
    kaj malstreĉe dum tago —
    aŭtuna pluvo

Publikigita je 2009-11-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri maldiligente

kubĉokolado

    kubĉokolado
    faras lin ridetanta —
    eta somero

Publikigita je 2009-10-31Kategorioj Hajko2 komentoj ĉe kubĉokolado

malkaŝaj vortoj

    malkaŝaj vortoj
    de sobra kuracisto —
    vintro proksimas

Publikigita je 2009-10-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri malkaŝaj vortoj

okuloj gape

    okuloj gape
    ŝajnas vidi nenion —
    aŭtuna fino

Publikigita je 2009-10-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri okuloj gape

abrupta perdo

    abrupta perdo
    de povo movi membrojn —
    folioj falas

Publikigita je 2009-10-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri abrupta perdo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 25 Paĝo 26 Paĝo 27 … Paĝo 182 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress