Substitua aŭto

Mi devas meti mian aŭton al aŭtorevizio ĝis la fino de tiu ĉi monato laŭ la japana trafika leĝo. Antaŭhieraŭ mi telefonis al aŭtoriparejo por la revizio. Hodiaŭ mekanikisto elportis mian aŭton kaj anstataŭe metis substituan aŭton.

La substitua aŭto havas grandecon kaj cilindro-kapaciton pli-malpli saman al la mia. Sed kiam mi stiras kaj akcelas ĝin, ĝia reago estas senteble malsama.

Mi devas toleri la senteblan malsamecon dum kelkaj tagoj ekde hodiaŭ.

Vojaĝplano al varmfontejo

Mia patrino proponis vojaĝon al varmfontejo en la venontaj novjaraj ferioj. Ŝi deziras, ke ŝi ĝuu novjarajn tagojn sen zorgoj pri preparlaboro kaj kuirado.

Mia edzino serĉis konvenan hotelon kun varmfonto por tranokti en la vojaĝo. Unu hotelo estas jam plena pro rezervoj dum la novjaraj tagoj! Alia hotelo havas apenaŭ unu aŭ du disponeblajn ĉambrojn kun alta prezo!

Ankoraŭ ne estas certa, ĉu la planita vojaĝo efektiviĝos aŭ ne
.

Velkiga vento

Hodiaŭ blovis norda vento tre forta. Matene pluvis mallonge kaj estis malvarme.

Japanoj nomas ĉi tian nordan venton “kogaraŝi (木枯らし)” (arbovelkiganto), kiu anoncas alvenon de vintro.

Post ekblovo de la velkiga vento, sezono sendube transiras de aŭtuno al vintro.

Bolkruĉo kun fajfilo

Mia patrino volas havi bolkruĉon kun fajfilo. Hodiaŭ mi ŝoforis por ŝi, vizitinte butikon kaj superbazaron.

Ambaŭ vendejoj vendas bolkruĉon, sed bedaŭrinde, tiun sen fajfilo. Ni do rezignis aĉeti la bolkruĉon hodiaŭ.

Mi promesis al ŝi, ke mi serĉos bolkruĉon kun fajfilo poste en aliaj lokoj.

Aŭtuna vento

Hodiaŭ norda vento blovas tre agrable. Mia ĉambro en la dua etaĝo (la unua etaĝo laŭ eŭropa kutimo) havas du fenestrojn al nordo kaj sudo. Malferminte la ambaŭ fenestrojn, mi ĝuas friskan venton de aŭtuno.

Antaŭhieraŭ la 1-an de oktobro, la maksimuma temperaturo registriĝis je 33°C (gradoj laŭ celsiuso) en mia regiono. Estis tre varme, same kiel en somera aŭgusto! Oni diras, ke ĝi estas rekorda cifero kompare kun ordinara jaro.

En Japanio oni havis ankaŭ eksterordinare varman junion en tiu ĉi jaro. Mi suspektas, ke tio ĉi estas rezulto de la varmiĝo de la Tero.

Skvamaj nuboj

ciruskumulso

Hodiaŭ estas bela tago. Mi vidas amason de skvamaj nuboj sur la ĉielo. Estas ja aŭtuna ĉielo! Meteologo nomis ĝin ciruskumulso. Sed mi preferas diri skvaman nubon.

Japanoj alinomis ciruskumuluson “iŭaŝi-gumo” (sardina nubo), “saba-gumo” (skombra nubo) aŭ “uroko-gumo” (skvama nubo). Fiŝistoj diris, ke la nubo estas antaŭsigno de multe da engraŭloj (sardinoj).

Mi volas scii, kiel alilandaj popoloj nomas la nubon.

Legoma fritetaĵo kun karbonada saŭco

Kiam mi ne havas bonan ideon pri plado por vespermanĝo, mi kuiras legoman fritetaĵon kun viando.

legoma fritetaĵo

Materialoj (varias laŭokaze):
fasketo da foliaj ajloj, 2 dolĉaj kapsikoj, 1 cepo, 1 kukumo, peco da karoto, 200 g da maldike tranĉitaj porkaĵoj, supkulero da kolza oleo, salo, pipro, karbonada saŭco.

1. Lavu kaj distranĉu legomojn en facile manĝeblajn pecojn. Tranĉu viandon laŭplaĉe.

2. Varmigu paton kaj metu supkuleron da oleo en la paton. Unue fritetu viandon kaj karoton, poste aldonu cepon kaj kukumon, kaj laste dolĉan kapsikon kaj folian ajlon. Fritetu miksante la materialojn dum kelkaj minutoj.

3. Gustigu iomete per salo kaj pipro. Verŝu karbonadan saŭcon laŭplaĉe kaj bone miksu ĉion.

Jen la plado estas preta! Bonan apetiton!

*** Karbonada saŭco estas vendata en butiko en Japanio. Oni trempas en ĝi viandopecojn kaj legomojn rostitajn sur rostokrado kaj manĝas. (karbonado = viando rostita sur karboj [PIV])

La aŭtuna ekvinokso

Hodiaŭ la 23-a de septembro estas la aŭtuna ekvinokso, nacia festotago en Japanio. En lernejoj kaj multaj laborejoj estas ferio.

Hodiaŭ estas ankaŭ la meza tago de la ekvinoksa semajno. En tiu ĉi semajno japanoj kutime vizitas tomobejon de prapatroj kaj templon por aŭskulti budhan predikon. Al prapatroj oni oferas florojn kaj rizbulojn kun anno.

Lastatempe la tradicio estas malpli populara. Ĉar plijuna generacio vizitas tombejon aŭ templon malpli ofte ol maljuna generacio. Malgraŭ tio rizbuloj kun anno estas multe vendataj en superbazaroj dum la ekvinoksa semajno. Jes, multaj, inklude min, amas manĝi rizbulojn kun anno.

*anno: dolĉa pasto, miksaĵo de sukero kaj bolita azukio (specio el fabacoj).

Posttagmeza teo

nigra teo

Hieraŭ en dimanĉa posttagmezo mi kaj mia edzino vizitis tesalonon apud kanaleto. La butiko malfermiĝis en tiu ĉi printempo kaj servas per diversspecaj nigraj teoj.

Mia edzino mendis parfumitan teon kaj mi srilankan teon el Ruhuna. Mi ne povas distingi teojn per ilia produkta loko, sed mi plene ĝuis la guston.