Aŭtuna vento

Hodiaŭ norda vento blovas tre agrable. Mia ĉambro en la dua etaĝo (la unua etaĝo laŭ eŭropa kutimo) havas du fenestrojn al nordo kaj sudo. Malferminte la ambaŭ fenestrojn, mi ĝuas friskan venton de aŭtuno.

Antaŭhieraŭ la 1-an de oktobro, la maksimuma temperaturo registriĝis je 33°C (gradoj laŭ celsiuso) en mia regiono. Estis tre varme, same kiel en somera aŭgusto! Oni diras, ke ĝi estas rekorda cifero kompare kun ordinara jaro.

En Japanio oni havis ankaŭ eksterordinare varman junion en tiu ĉi jaro. Mi suspektas, ke tio ĉi estas rezulto de la varmiĝo de la Tero.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *