Sufokiĝo pro pano

12-jara knabo de elementa lernejo mortis sufokite de pano, kiun li prenis en lerneja tagmanĝo. Li unue demordis peceton de la ronda pano kun la diametro de 10 cm, duonigis la reston per la manoj kaj enbuŝigis ambaŭ pecojn samtempe. Lia instruisto avertis lin sed tro malfrue. Li jam angoris pro sufokiĝo. La instruisto kaj liaj samklasanoj penis forigi la panpecojn el lia gorĝo sed malsukcesis. Kiam savteamo alvenis la lernejon, jam ĉesis korbatado kaj spirado de la knabo. Teamanoj, uzante ilon, sukcesis forigi la panon el la traĥeo (spirtubo), sed la knabo ne reviviĝis.
Mi miras, kial la knabo, jam 12-jara, ne pensis pri ebla sufokiĝo, kiam li enbuŝigis tiel grandajn panpecojn.

Fi!nancistoj

rizkampoEn televidprogramo pri la nuna tutmonda financa krizo oni klarigis kelkajn kaŭzojn. Unu estas invento de “valorpaperigo”, t.e dispartigi kaj rekombini hipotekajn kreditojn en pakaĵojn, kiujn oni vendas kiel valorpaperojn. Financsitoj pensis, ke tiu manipulado faras ilian investadon pli sekura.
Poste pli saĝaj financistoj elpensis gajni (fraŭdi) profiton investante prunteprenitan monon al valorpaperoj. Tiu serio da manipuladoj per valorpapero ŝveligis la financan merkaton pluroble pli granda ol la reala merkato.
Okazis stumblo ĉe konstruado de loĝdomoj en Usono. Tio ĉi kaŭzis fiasketojn de hipotekaj kreditoj. Trapikite, tro ŝveligita balonego malŝveliĝas pli kaj pli. Oni pagas pro fi-financistoj.

Perdo kaj gajno

Mi estas malfakulo de ekonomiko. Tial mi ne kapablas kompreni la kernan problemon de la lastatempa financa krizo.
Multaj diras, ke ili perdis. Sed neniu diras, ke tiu gajnis. Laŭ mia naiva mondokompreno perdo kaj gajno estas du flankoj de unu monero. Se iu perdas, tiam nepre iu alia gajnas. Tiu ĉi estas leĝo de konserviĝo.
Ĉu fakte neniu gajnas en la nuna financa krizo? Mi dubas. Ekonomiko estas mistero por mi. Financo estus ja alkemio.

Valutkomercado

En iu televidprogramo oni raportis, ke unu ordinara dommastrino perdis ĉ. 10 milionojn da enoj (ĉ. 73000 eŭroj) pro bankroto de la investofirmao, al kiu ŝi deponis la monon, kiun ŝi ŝparis por siaj familianoj. Temas pri komercado de valutoj.
Antaŭ 10 jaroj oni liberigis komercadon de valutoj en Japanio. Pro tio aperis multaj malgrandaj firmaoj kiel fungoj post pluvo. Kaj ordinaraj salajruloj, dommastrinoj, pensiuloj ktp komencis partopreni en la valutkomercado por gajni pli grandan profiton. Sed, kiel konate, oni devas preni grandan riskon por granda profito.
La dommastrino estas devigita vivi pli ŝpareme kaj rezigni universitatan edukadon por sia filo. Ankaŭ ĉi tie estas viktimo de la libera merkato.

Turisma subministrejo

La japana registaro fondis la Subministrejon pri Turismo en la 1-a de oktobro. Tiu ĉi instanco celas plivigligi turismajn agadojn en kaj ekster Japanio. Unu el ĝiaj celoj estas plimultigi eksterlandajn turistojn al Japanio. Laŭnombre 10 milionoj da eleksterlandaj vizitantoj en la jaro 2010.
Ĉu oni ne povos iamaniere rilatigi Esperanton al tiu agado?

Fajro ĉe vidoĉelo

Vidoĉelo estas ejo por spekti (ĉefe obscenajn) vidofilmojn en izolita ĉambreto. Ĝi aperis antaŭ ĉ. 5 jaroj en Japanio. Pro ne tre alta prezo por tranokta uzado, ankaŭ laboristoj, maltrafintaj la lastan trajnon, uzas la ejon por tranokti anstataŭ hotelon.
En vidoĉelo en la urbo Osako, je la tria horo nokte, unu vira kliento (46-jara) bruligis viŝpaperojn en la ĉambreto. La fajro tuj bruligis remburitan seĝon kaj sekve la murojn de la ĉambreto. Nigra fumo disvastiĝis el la ĉambreto en la koridoron kaj baldaŭ plenigis la etaĝon. 15 klientoj mortis kaj 10 vundiĝis. Polico arestis la viron, kiu konfesas, ke li perdis volon plu vivi.
La konstruaĵo havas 7 etaĝojn. La vidoĉelo okupas la teretaĝon, kie ekzistis 32 ĉambretoj, ĉiu kun areo de 2 kvadrataj metroj. La koridoro estis labirinta kaj mallarĝa je 1,2~1,8 metroj. Oni suspektas, ke la administranto de la ejo ne preparis taŭgajn rimedojn kontraŭ fajro.
Mi pensas, ke tiu ĉi okazaĵo estas tipa figuro de la libera merkato, senbrida kapitalismo. Monavida administranto preparas bele ornamitan amuzejon, kiu plej efike gajnas monon, sen atento al sekureco. La klientoj estas ja viktmoj en duobla senco.

Urbestroj protestas

La Grupo de Nukleaj Liverantoj (GNL / Nuclear Suppliers Group (NSG)) fondiĝis en 1974 por limigi eksporton de nukleaj ekipaĵoj, materialoj kaj teknologio. Al la grupo aliĝas Usono, Britio, Francio, Germanio, Kanado, Rusio, Japanio ktp entute 45 landoj. La gvidlinio de GNL permesas al la membroŝtatoj eksporti nukleajn koncernaĵojn nur al la landoj, kiuj garantias ne uzi ilin por nukleaj armiloj.
Lastatempe NGL agnoskis “esceptokaze” eksporton de nukleaj koncernaĵoj al Barato, kiu ne partoprenas en la Traktato pri Ne-Plimultiĝo de Nukleaj Armiloj (TNP / Nuclear Non-Proliferation Treaty (NPT)). Tio signifas, ke povus okazi “ne kontraŭleĝe” tranformado de nukleaj eksportaĵoj al nukleaj armiloj.
La decidon faris unuanime 45 membroŝtatoj inkluzive de Japanio. La urbestroj de Nagasako kaj Hiroŝimo, kie eksplodis atombomboj kaj pereis multaj viktimoj, forte protestas kontraŭ la decido de GNL kaj la japana registaro.

Bankroto de Lehman

Lehman Brothers [Leman Bradas], valorpapera kompanio la kvara plej granda en Usono, petis protekton de la bankrota leĝo matene en la 15-a. En la antaŭa tago la dua plej granda usona banko, Bank of America (Banko de Ameriko) aĉetis Merrill Lynch [Meril Linĉ], valorpaperan kompanion la trian plej grandan en Usono.
Onidire ĉion ĉi kaŭzis la financaj krizoj pro la altriskaj hipotekaj pruntoj al ne plej bonkreditaj personoj en Usono. Tiu ĉi grandskala reorganizado de usonaj financaj kompanioj surprizis la tutan mondon. Oni atente rigardas la sekvojn ankaŭ en Japanio.

Pli da sumoistoj maldungitaj

Antaŭe mi skribis pri la maldungita sumoisto pro haŝiŝo (ĉi tie).
Hodiaŭ la Japana Sumo-Asocio [Nihon Sumo Kyokai] maldungis du sumoistojn, fratojn el Rusio, Rohou [Ro-hoo] (28-jara) kaj Hakurozan [Haku-ro-zan] (26-jara). La kialo estas tio, ke oni ricevis pozitivan reakcion de haŝiŝo en iliaj urinoj rezulte de la detala analizo farita de aŭtoritata institucio por drog-ekzamenado.
Kvankam la du sumoistoj neas uzon de haŝiŝo, tamen la detektitaj kvantoj pluroble superis tiun de normala haŝiŝ-uzanto.
La ĉefdirektoro de la Asocio, Kitanoumi [Kita-no-umi] eksiĝis pro la lastaj skandaloj. Sumo-amantoj severe kritikas la ĝisnunajn kondutojn de la Asocio kaj la ĉefdirektoro, kaj deziras al la nova ĉefdirektoro radikalan reformon de la Asocio.

Sumoisto maldungita

Lastmonate la Japana Sumo-Asocio [Nihon Sumo Kyokai] maldungis Wakanohou [Ŭaka-no-hoo], altranga sumoisto 20-jaraĝa, deveninta el Rusio. Ĉar la sumoisto estis arestita pro tio, ke li kunportis haŝiŝon. Posedi haŝiŝon estas krimo en Japanio. Pro ĝia venena kaj dependiga efiko la japana socio severe malpermesas haŝiŝon kaj narkotaĵojn. Tial la aresto pro haŝiŝa posedo estas granda skandalo. Japanaj sumoamantoj ege ŝokiĝis pro la afero.