Sufokiĝo pro pano

12-jara knabo de elementa lernejo mortis sufokite de pano, kiun li prenis en lerneja tagmanĝo. Li unue demordis peceton de la ronda pano kun la diametro de 10 cm, duonigis la reston per la manoj kaj enbuŝigis ambaŭ pecojn samtempe. Lia instruisto avertis lin sed tro malfrue. Li jam angoris pro sufokiĝo. La instruisto kaj liaj samklasanoj penis forigi la panpecojn el lia gorĝo sed malsukcesis. Kiam savteamo alvenis la lernejon, jam ĉesis korbatado kaj spirado de la knabo. Teamanoj, uzante ilon, sukcesis forigi la panon el la traĥeo (spirtubo), sed la knabo ne reviviĝis.
Mi miras, kial la knabo, jam 12-jara, ne pensis pri ebla sufokiĝo, kiam li enbuŝigis tiel grandajn panpecojn.

2 pensoj pri “Sufokiĝo pro pano”

  1. Domaĝe!
    12-jaraĝa,eh? Jam preskaŭ plenkreskulo, ĉu ne?
    Hejma edukado. Tio estas problemo.
    Atendu kaj vidu kion liaj gepatroj diros pri tiu situacio.
    Ili riproĉos la instuiston, mi kredas.

  2. Ĉi tie la gepatroj akuzus la instuiston pro negletado, mi opinias ke ankaŭ la instuisto suferas pro la morto de tiu stulta knabo neplene edukita.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *