Maldiligenta personaro

Jam de kelkaj jaroj mi instalis la kontraŭvirusan programon de Trendmajkro [Trend Micro] en miaj komputiloj. Komence de la lasta januaro mi promociis ĝin al la versio de 2008.
La promocio mem iris glate sen problemo. Sed baldaŭ montriĝis grava maloportunaĵo. Mi ofte uzas Ĵamingon [Jamming], la elektronika vortar-programo en mia komputilo. Ĝi kapablas traserĉi vorton samtempe en pluraj vortaroj kaj doni rezultojn en unu sekundo. Fakte mi serĉas per ĝi en pli ol 20 elektronikaj vortaroj. Ĝi estas tre oportuna kaj malhavebla ilo por mi.
Post la promocio de la kontraŭvirusa programo ĝi ekbezonis ĉ. 7 sekundojn por serĉo. Ĉi tio profunde ĝenas min, kiam mi laboras per mia komputilo. Mi demandis ĉe la retejo de Trendmajkro kaj sekvis interŝanĝo de mesaĝoj.
En la korespondado mi ekrimarkis maldiligentemon de la personoj de Trendmajkro. Mi ricevis ĝis nun 6 respondojn averaĝe 4 tagojn post miaj demandoj. Unufoje mi ne havis respondon dum 20 tagoj, tial mi devis redemandi. Ĉiufoje mi ricevis la respondon de malsama persono, kies teksto estis preskaŭ kopio de iu manlibro. Intertempe, mi malpromociis la kontraŭvirusan programon al 2007, kiu funkcias senprobleme.
Mia kontrakto kun Trendmajkro validas ĝis la fino de la venonta marto. Mi ne renovigos la kontrakton.

Suspekta durdisko

Kiam mi traktis dosierojn en durdisko konektita al la loka reto, abrupte malaperis la dosieroj en iu dosierujo de la durdisko. Mi ekzamenis kelkajn aliajn dosierujojn kaj trovis neniun dosieron en la dosierujoj. Kio okazis? Mi ne povis diveni la kaŭzon.
Do, kiel kutime, mi restartigis mian komputilon. Post la starto, kiam mi aliris al la reta durdisko, aperis dialogujo por ensaluti. Mi entajpis la ĝustajn uzulnomon kaj pasvorton, sed ili ne estis akceptitaj. Sekve mi provis aliri al la administra paĝo de la durdisko per retumilo. Tamen la ĝustaj uzulnomo kaj pasvorto ne estis akceptitaj ankaŭ ĉi-foje. Nu, mi volis malŝalti kaj restartigi la durdiskon, sed ho diable, nek la ŝaltbutono nek la praagorda butono funkciis.
Fine mi malkonektis la kurentodraton de la durdisko kaj post kelkaj sekundoj rekonektis ĝin. La durdisko restartis ŝajne normale. Feliĉe post tiu ekstrema rimedo denove ĉio estis en ordo.
Nun mi aliras la durdiskon senprobleme. La butonoj normale funkcias. Ĉu mi devas suspekti, ke tio estas ia antaŭsigno de eventuala paneo?

Homo forgesas

Mi skribis jenan C-funkcion:

int char2long(unsigned char *aro, long nombro)
{
   nombro = aro[3]*0x1000000 + aro[2]*0x10000
         + aro[1]*0x100 + aro[0];
   return 1;
}

Mi intencis, ke tabelo de 4 char-elementoj transformiĝu en longan entjeron. Sed ĝi ne funkciis tiel, kiel mi intencis.
Mi ja forgesis plej bazan regulon de C-funkcio. Ke funkcio estas vokata kun valoro de parametro (ne kun referenco al parametro). La funkcio ne redonas al vokanta proceduro modifitan valoron de la variablo “nombro”.
Mi devis skribi jene:

long char2long(unsigned char *aro)
{
   return aro[3]*0x1000000 + aro[2]*0x10000
         + aro[1]*0x100 + aro[0];
}

Retuŝi kolorojn

Mi enkomputiligas bildojn kaj tekstojn el libro per skanilo. Foje mi rimarkis, ke koloroj de skanita bildo ne estas precize samaj al tiuj de origina bildo. Antaŭ ĉio nigraj literoj sur kolora fono ne estas nigraj en la skanita bildo. Mi provis kelkajn rimedojn retuŝi la bildon per Pejntŝop [Paint Shop Pro]. La menuo “heleco kaj kontrasto” ne estis taŭga por nigrigi la literojn. La menuo “gama-korektado” estis parte taŭga, tamen restas problemo, ke kolortono de la bildo rimarkeble ŝanĝiĝis. Do mi devas provi aliajn rimedojn.

Cygwin kun utf8

cygwin kun utf8Cygwin [sigŭin] estas komputila programaro, Linuks-simila medio por Vindozo. Ĝi similas aspekte al Vindoza fenestro kun invito. En la fenestro kun invito oni ne povas montri esperantajn ĉapelitajn literojn, pri kio mi estas ege malkontenta.
Mi trovis aldonan programon por Cygwin, kiu ebligas komplete trakti unikodajn literojn. Post normala instalado de Cygwin, mi elŝutis la pakitan programon (cygwin1-dll-191218.tar.bz2) el la retpaĝo (en la japana):
http://www.okisoft.co.jp/esc/utf8-cygwin/download.html
Post malpakado mi anstataŭigis la originalan per la nova cygwin1.dll. Nun mi povas montri samtempe esperantajn kaj japanlingvajn literojn en la fenestro kun invito de Cygwin.

Plurbajta signaro kaj larĝa signaro

Cele al mia noto.
Temas pri komputila programado. Oni povas trakti samtempe la japanan kaj esperantan signoĉenojn per Unikodo. Sed nunmomente, traktante ne-unikodan tekston, oni devas klare indiki specon de kodoprezento en fontoprogramo por ke programada lingvo ĝuste rekonu japanlingvajn signojn kiel plurbajtajn signojn.
En C-lingvo oni uzas la funkcion “setlocale()” jene:

#include <locale.h>
setlocale(LC_ALL, “Japanese”);

En Perl 5.8.x oni skribas ekzemple:

use Encode;
use encoding ‘utf8’;
open FONTO, ‘<:encoding(cp932)’, $fontodosiero;
open CELO, ‘>:encoding(utf8)’, $celdosiero;

La retraduko progresis

En la artikolo de 17, dec., mi skribis pri retraduko de C-programo per Vizual C++. Dumtempe mi trovis kaŭzon de la paneo. Tio estas, ke mi iel instrukciis fermi la dosieron, kiu ankoraŭ ne havas alligitan fluon.
Nun la nova retradukaĵo funkcias same bone kiel la malnova tradukaĵo. Do mi intencas iom post iom plibonigi la programon. Je la unua paŝo mi modifis algoritmon de vortordigo, sekvante la antaŭe priskribitan metodon.
Je la dua paŝo mi planas pligrandigi la nombron de trakteblaj kapvortoj en unu vortaro (nun maksimume 60000). Por tion efektivigi mi devas modifi strukturon de la vortara dosiero. Cerbumado necesas.

Helike malrapida

Mi volis kopii 18000 malgrandajn dosierojn de la interna durdisko en mia surtabla komputilo al alia durdisko konektita per loka reto. La komputilo funkcias sur Vindozo XP kaj la reta durdisko funkcias sur Linukso.
Komence la kopiado iris glate. Sed kopiitaj dosieroj iĝis pli multaj, tiam la kopiado iĝis pli malrapida. Kiam la nombro de kopiitaj dosieroj superis 10000, la kopiado estis nenormale malrapida. Kopiado de 2 kilobajta dosiero bezonis kelkajn sekundojn.
Pasis preskaŭ 6 horoj ekde la komenco. Nun finiĝis kopiado de du trionoj de la dosieroj. Kopiado de unu dosiero bezonas pli ol 10 sekundojn. Tute eksterordinare. Mi ne scias, kio kaŭzas la nenormalan malrapidecon.

Retejo sur KD

Mi eksciis interesan komputilan programaron nomatan Server2Go, kiu ebligas facile meti lokan servilon sur KD, DVD, USB-memorilo aŭ loka durdisko. Oni ne bezonas instali ĝin en Vindoza sistemo, sed nur maldensigi la ZIP-dosieron sur KD aŭ aliaj memoriloj. Ĝi estas plena servilo kun AMPP (Apache, MySQL, PHP & Perl) kaj funkcias kiel unu el procezoj de Vindozo. Oni povas aldoni diversajn TTT-aplikaĵojn al la programaro kaj ili funkcias kiel loka retejo alirebla per foliumilo. Do, uzante Server2Go, oni povas konstrui kompletan retejon transporteblan sur KD aŭ aliaj memoriloj.
La retejo de Server2Go estas:
http://www.server2go-web.de/

Retraduko

eraro en funkciadoAntaŭ pli ol dek jaroj mi faris vortaran programon por Vindozo per C-lingvo. Ĝis nun ĝi bone kaj senprobleme funkcias por konsulti Esperanto-japanan vortaron, kiun mi kompilis.
Sed lastatempe mi sentis iom da malkontenton kaj volas plibonigi la programon en kelkaj punktoj.
(1) serĉi rekte per vorto kopiita en tondujon.
(2) montri vere ĉapelitajn literojn per Unikodo.
Do mi komencis retraduki ĝian fontprogramon per Vizual-C [Visual C++ 2005]. Vizual-C, kies senpagan version mi uzas, estas ekipita per bona programada medio, kiu ebligas programanton facile redakti, traduki kaj sencimigi programon. Sed Mikrosofto [Microsoft], fabrikinto de Vizual-C, agordis diversajn defaŭltajn valorojn de tradukado konvene al pli nova programad-stilo de Mikrosofta maniero. Tial mi devis ŝanĝi kelkajn valorojn de la tadukado por ke ne okazu eraroj dum tradukado de mia fontprogramo skribita laŭ malnova stilo. Post dekoj da provoj mi sukcesis traduki la fontprogramon sen tradukaj eraroj (kvankam restas amaso da avertoj). Sed mi trovis, ke mia programo paneas kelkokaze dum funkciado. Mi devas plidetale kontroli la aferon.