Arktaj glacioj malaperas

Japana popularscienca gazeto raportas, ke ĉi-septembre areo de la glacioj, kovrantaj la Arktan Oceanon, estis la plej malgranda en ĉi tiuj 30 jaroj.
Sciencisto klarigas la fenomenon per du kaŭzoj. La unua kaŭzo estas tio, ke temperaturo de la marakvo pli altiĝis kaj malhelpis la glaciojn kreski. La dua estas tio, ke la granda disrompiĝo de glaciamaso, okazinta ĉi-junie en la nordo de Kanado, faris la glaciojn facile moveblaj. Kaj ĉi-somere ciklono staranta ĉirkaŭ Siberio per siaj sudaj ventoj elpelis moveblajn glaciojn al la Atlantika Oceano.
La sciencisto asertas, ke ĝis nun oni ne taksis ĉi tian mekanismon grava, kaj ke oni ŝanĝos prognozon pri la glacioj de la Arkta Oceano.
Daŭros malfacilaj tagoj al polusaj ursoj.

Rapido kaj rapideco

Kiam mi lernis fizikon en supera mezlernejo, mi eksciis la distingon inter rapideco kaj rapido. (Japane 速さ[hajasa] kaj 速度[sokudo] respektive. Angle: speed kaj velocity respektive.)
Rapideco de fizika korpo estas distanco trairita de la korpo dum tempunuo. Oni diras pri rapideco, ekzemple “60 kilometroj en horo”.
Rapido estas ŝovo dum tempunuo. (Ŝovo estas diferenco de la nuna pozicio disde la origina pozicio.) Oni diras pri rapido, “60 kilometroj en horo norden”. Ĝi montras ne nur grandon sed ankaŭ direkton.
Do rapideco estas skalara fizika grando kaj rapido estas vektora fizika grando. Rapideco povas nomiĝi skalara rapido.
Mi miris multe, kiam mi trovis, ke tute ne ekzistas tia distingo en la nuna lingvouzo de Esperanto. Nek en PIV, nek en Vikipedio. En ĉi tiu artikolo mi provis distingi per rapideco kaj rapido.
Esperanta Terminaro de Fiziko, kompilita de KACUMORI Hiroŝi [勝守寛/KATSUMORI Hiroshi] k.a., proponas “velocito”-n por vektora rapido kaj “rapido”-n por skalara rapido. Sed mi ne aprobas neologismon en ĉi tiu kazo.

Fadenlibelo

fadenlibeloHodiaŭ mi feliĉe sukcesis foti fadenlibelon. Ĝi estas longa je 3 ~ 4 cm kaj havas tre maldikan ventron (abdomenon) kvazaŭ fadeno! Estas tre malfacile al mia fotilo ĝuste enfokusigi tian maldikan objekton per aŭtomata fokusado. Plurfoje en pasinteco mi provis foti fadenlibelon, sed ne plensukcesis. Ĉi-foje mi bonŝance foti belan figuron en ĝusta fokusado.
Fadenlibelo estas komuna nomo (en la japana) de insektoj el la subordo Zygoptera el la ordo Odonata. La specio de la foto verŝajne estas Ischnura senegalensis. En la japana ĝi nomiĝas “ao-mon-ito-tonbo (青紋糸蜻蛉)” t.e. “blumakula fadenlibelo.

Salutas ĉarma skarabo

Saluton!Hodiaŭ tre rara gasteto vizitis nin. Mia edzino vokis min ĉe la fenestro de la koridoro.
Jen la foto! Eta skarabo malpli ol 1 cm alkroĉiĝas al la glaco de la fenestro. Kia ĉarma kaj aminda vizaĝo! Kvazaŭ ĝi havas lipharojn.
Ŝajnas al mi, ke ĝi estas specio el lumskaraboj (lampiredoj). Sed bedaŭrinde mi ne vidis ĝian dorsoflankon. Tial mi ne povis identigi ĝin.

Internen de la Tero

La esplor-ŝipo Ĉikjuu (ちきゅう, =terglobo) de la japana organizo por esploro kaj teknologio pri oceano, nun navigas al la maro 70 km sude de Kii-duoninsulo. Tie troviĝas la submara fosaĵo, kie, laŭ platotektoniko, la plato de Filipina Maro subpuŝiĝas sub la Eŭrazian platon. Estas konate, ke tie ekzistas nesto de tertremoj.
La ŝipo tie fosos la marfundon profunde ĝis 1000 m, kaj kolektos parton de terkrusto. Tio ĉi estas la unua kaj la plej ambicia defio de sciencistoj al la interno de la terglobo.

Flormuŝo en zefirfloro

flormuŝoLastatempe en mia ĝardeneto floras zefirfloroj [Zephyranthes candida], kvazaŭ ili antaŭanoncas freŝan, malpli varman venton.
En unu el la floroj kroĉiĝas eta flormuŝo. Ĝi laboras diligente kolektante polenon. Ĝiaj ventro kaj kruroj ŝminkiĝas dike per flava poleno.
Hodiaŭ estis bela vetero. La maksimuma temperaturo altiĝis je 32,0 celsigradoj.

Forcejaj gasoj kaŭzis

La Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio (NOAA) de Usono publikigis la raporton, ke forcejaj gasoj verŝajne kaŭzis la vicrekordan varmecon de Usono en 2006. Kvar sciencistoj de NOAA analizis datenojn per komputilaj simuladoj. Ili trovis, ke estas tre malprobable, ke la elninjo (El Niño) de 2006 ludis ian rolon por la lastjara varmeco.
Tiu ĉi raporto havas gravan signifon, ke usona nacia organizaĵo agnoskis la rolon de forcejaj gasoj pri la varmiĝo de Usono.

Plena luneklipso

plena luneklipsoHodiaŭ vespere okazis plena luneklipso observebla en Japanio. Ĝi komenciĝis je 18:52 kaj daŭris 90 minutojn laŭ astronomia kalkulo.
En mia regiono la vetero estis iom ĝena. Ĉirkaŭ la orienta horizonto ŝvebis nuboj. Ĝis 19:30 la ĉielo restis ankoraŭ lumete blua, kvankam la suno jam subiris. Mi ne povis vidi pleneklipsan figuron de la luno.
Post 20:00 mi finfine trovis la mallume ruĝan lunon apenaŭ super la najbaraj tegmentoj. Mi tuj vokis mian edzinon kaj ni duope rigardis la ruĝan lunon dum kelkaj minutoj. Mi provis foti la lunon per mia cifereca fotilo. Sed ve, rigardu la foton. Mia fotilo montriĝis ne taŭga por foti la ekslipsan lunon.

Cikada ŝelo

cikada ŝeloHodiaŭ matene mi trovis malplenan ŝelon de cikado kroĉiĝinta al hedera folio antaŭ mia domo. Lastatempe mi ne vidis imaginiĝon de cikado, ĉar ĝi okazas ege frumatene antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ multaj jaroj mi propraokule vidis imaginiĝon de cikado, kiam mi kampadis en montara kampadejo.
Ankoraŭ cikadoj ĉirpadas ĉirkaŭ la domo, tamen malpli brue ol antaŭe. La kulmino de cikada ĉirpado ŝajne jam pasis.