Dormanta kato

dormanta kato

Jen dormas mia amata kato Bii.

En vintro, en malvarmaj tagoj, li preferas dormeti sur genuoj aŭ sino de homoj. Kiam homo estas elektita de li, tiu devas toleri 5 kilogramojn da lia pezo por ne veki lin kelke da tempo.

Li dormas fojfoje kun ronketo. Aŭdinte lian ronkadon, ni ĉiam ridetas.

Ŝtuparo por kato

ŝtuparo por kato

En la lasta somero mi ĉarpentis ŝtuparon por mia amata kato Bii. Mi aĉetis lignajn trabetojn kaj tabulojn, kaj segis ilin al konvenaj grandoj. Poste mi kunigis ilin per najloj. La ŝtuparo estis instalita ĉe la fenestro de la koridoro.

Antaŭe Bii kutime el- kaj eniris la domon tra la dompordo. Dum li estis ekster la domo, la dompordo devis esti aperta. Tio estis iom malsekura kaj ĝena.

Nun li devas el- kaj eniri tra la fenestro per la ŝtuparo. Dum li estas ekstere, la fenestro estas aperta kaj la dompordo estas tute fermita.

Halogena hejtilo

Nun mi uzas halogenan hejtilon por varmigi min. Ĝi estas malgranda hejtilo kun halogenaj lampoj, kiuj eligas transruĝajn radiojn.

Ĝi plaĉas al mi, ĉar ĝi varmigas min tuj kiam mi ŝaltas ĝin. Mi metas ĝin sub mia skribtablo.

Ankaŭ mia amata kato Bii tre amas la halogenan hejtilon. Nun li dormas inter la hejtilo kaj miaj piedoj.

Estas malvarme hodiaŭ

kato sur betonmuro

Hodiaŭ estas tre malvarme. Veterprognozisto diras, ke preskaŭ tutan Japanion kovros la frosta aermaso el Siberio. Estos malvarme same al la fino de januaro, la plej malvarma tempo en nia lando.

Malgraŭ la malvarmo mia amata kato Bii eliris por ĉiutaga patrolado ankaŭ ĉi matene.

Mi fotis lin sidantan sur la betonmuro malantaŭ mia domo.

Nenormaleco de kat-amanto

Mia amata kato Bii foje petolas kaj bubaĉas. Kiam li estas en mia dormoĉambro, li gratas murpaperon per siaj ungoj.

Kiam li faras fi-agon, ĉiam mi riproĉe admonas lin. Li timigite forkuras, sed tamen ne cedas. Ĉiutage ni ripetas la samon. Pro liaj fi-agoj la murpapero jam estas ĉifonita.

Se la saman fi-agon faros mia filo aŭ alia homo, mi tutcerte indignos kontraŭ li kaj furioze riproĉos. Tamen, kiam mia kato faras la fi-agon, mi nur sentas domaĝon sed neniam indignas kontraŭ li. Eble tiuj, kiuj ne vivas kun kato, ne povas kompreni ĉi tian sintenon de kat-amanto.

Kato en skatolo

Mia amata kato Bii ĉiumatene patrolas en sia teritorio ĉirkaŭ la domo. Hodiaŭ post lia reveno de la patrolado mi ne vidis lin en la domo.

Kiam mi iris al mia ĉambro, mi trovis la pordon surprize malfermata, kiun mi certe fermis antaŭe. Mi eniris en la ĉambron, kaj trovis, ke Bii dormetas en la ondokartona skatolo sur la breto de la korbelfenestro.

Tiu ĉi skatolo ja estas unu el liaj preferataj lokoj.

Gardokato

gardokato

Mia amata kato Bii ĉiumatene kaj ĉiuvespere promenas rondirante ĉirkaŭ la domo kaj la najbaraĵo. Foje li ripozas antaŭ la domo. Jen li kuŝas antaŭ la dompordo kvazaŭ gardokato. 😉

Verdire li ne povas esti gardokato, ĉar li estas tre amikiĝema. Kiam vizitanto staras en la vestiblo, Bii ĉiam alproksimiĝas al li/ŝi karese premante sian kapon al ties kruroj.