Ŝtuparo por kato

ŝtuparo por kato

En la lasta somero mi ĉarpentis ŝtuparon por mia amata kato Bii. Mi aĉetis lignajn trabetojn kaj tabulojn, kaj segis ilin al konvenaj grandoj. Poste mi kunigis ilin per najloj. La ŝtuparo estis instalita ĉe la fenestro de la koridoro.

Antaŭe Bii kutime el- kaj eniris la domon tra la dompordo. Dum li estis ekster la domo, la dompordo devis esti aperta. Tio estis iom malsekura kaj ĝena.

Nun li devas el- kaj eniri tra la fenestro per la ŝtuparo. Dum li estas ekstere, la fenestro estas aperta kaj la dompordo estas tute fermita.

3 pensoj pri “Ŝtuparo por kato”

  1. Mi pensas ke katoj nature sxatas rampi tra finestro anstataux pordoj. Tamen ili ankaux estus preferi eskalatoron ol sxtuparojn.

  2. Ho, mi neniam ekhavis la ideon pri eskalatoro! Se mi trovus malmultekostan aparaton en superbazaro de dommaterialoj, mi provus ĝin. 😉

  3. Cxe mia logxejo gastinta usona esperantisto faris katan pordon inter verando kaj cxambro. Apud fenestro li trovis lignan panelon kun truo instalita de teknikisto de klimatizilo, por ke la aero el la klimatizilo ekstereniru per tubo tra la truo. Li truis la plej malsupran parton de la panelo por ke mia kato libere trapasu tra la truo, aldonis moveblan pordon internen kaj eksteren sen sxlosilo. La kato povas kiam ajn promeni ekstere kaj reveni hejmen. Sed ankaux najbaraj katoj libere povas eniri. En la cxambro foje okazas kato-milito inter fortaj kaj malfortaj najbaraj katoj. Kiam mi malestas hejme mi sxlosas la pordon per PIV kun alia pezaj apogiloj por ke la najbaraj katoj ne eniru cxambren.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *